Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vidpunkton. Sed la SAT-anoj ne estas dogmuloj, ĉu ne? Ili sekve ne devas rilati al tiu verketo kiel al ia biblio. Dek kvin jaroj ja forpasis de kiam ĝi aperis. Kaj la fakto, ke preskaŭ 10 000 ekz-oj en tri eldonoj estas disŝutitaj tra la esp-a mondo, ne povas forigi la fakton, ke la ideoj esprimitaj en tiu broŝuro ne plu estas taŭgaj por la nuntempa situacio…

En 1922, kiam Lanti verkis sian tezon, tiam revolucia spirito ardis en la laborista movado. Tiam Lenin, Trocki, Zinovjev k.a. gvidistoj de la Oktobra Revolucio direktis siajn akrajn kritikojn al ĉiuj kapitalistaj registaroj kaj precipe al la Ligo de Nacioj – tiu "kaverno el kapitalistaj banditoj". Sed jam de tri jaroj, Sovetio aliĝas tiun institucion, en kiu K-do Litvinov ludas gravan rolon. Kaj ĉu necesas rimarkigi, ke Trocki kaj Zinovjev fariĝis "kontraŭrevoluciuloj"? La unua devis esti ekzilita kaj la dua per pafo elmondigita. Sufiĉas mencii tiujn faktojn, por ke ĉiu bone komprenu, ke multo aliiĝis en la mondo. Necesas do prikonsideri novan situacion kaj ne dogmece rilati al la diritaĵoj Lantiaj…

Cetere antaŭ dek kvin jaroj Sovetio estis malamata kaj atakata de ĉiuj kapitalistaj landoj, dum nuntempe ĝi rilatas amike kun pluraj el la plej potencaj kaj eĉ pli-malpli sekrete alianciĝis kun Francio kaj Ĉeĥoslovakio. Plej evidenta pruvo pri la forto de la Proleta Ŝtato! La Ruĝa Armeo ja estas nun respektata; ĝiaj marŝaloj kaj generaloj eĉ estas ordene honorataj. En la Lenina tempo la burĝa patriotismo estis de la gvidantoj de Komintern konsiderata kiel reakcia ideologio kaj la socialistoj nomataj "perfiduloj", "renegatoj" k.s., tial ke ili ne konsentis al tiu vidpunkto. Nun socialistoj kaj komunistoj kamaradece partoprenas en unuecfronta agado kaj la patriotismo de la lastaj eĉ superas tiun de la unuaj.

Por pruvi, ke ni staras antaŭ tute nova situacio, mi povus mencii multe da aliaj similaj faktoj[1]. Sed mi volas ŝpari la lokon en nia gazeto kaj fidas al la memorkapablo kaj observemo de ties legantoj. Se iuj forgesis aŭ volas kontroli, tiuj bonvolu relegi tekstojn, publikigitajn de Komintern ĝis la jaroj 1928 proksimume.

Ni do staras antaŭ nova tendenco, antaŭ tute nova situacio kaj sekve necesas fari en nia Asocio la necesajn aliigojn. Ne estus normale kaj saĝe, se la spirito, kiu gvidis la plumon de Lanti, kiam li verkis "For la Neŭtralismon!" ankoraŭ gvidus nian movadon, ĉar la cirkonstancoj

  1. Ekzemple, en "Popola Fronto" (N-o 11) oni bone konscias pri la nova situacio, skribante: "…oni neniel devas resti naive katenataj al niaj ĉiamaj, ŝablonaj, apartaj programoj de partioj, sindikatoj aŭ organizoj kun multaj kvereloj inter si, tro ofte nur pro simplaj eksteraj detaloj. Ni uzu ankaŭ novajn procedojn por lukti… ni estas firme certaj, ke la kunfandiĝo de la laboristoj kun la liberalaj intelektuloj sen forgeso pri la progresemaj, kvankam hezitemaj, etburĝoj en ampleksa Popola Fronto favoras la kontraŭfaŝisman lukton… Nur blindaj dogmemuloj rajtas ne kompreni la aperon de tiuj sociaj fenomenoj en la aktuala situacio. Krome, la teorio pri dividiĝo de la homoj en du solaj klasoj ricevis, laŭlonge de la tempo, fortan skuon…"