Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ne plu estas la samaj. Hodiaŭ la ĝusta signal- kaj batalkrio devas esti: Vivu la neŭtralismo! Tial ke kompartianoj fariĝis tre bonaj patriotoj; tial ke Sovetio aliĝas al la Ligo de Nacioj, estus tute nenormale, se ni ankaŭ ne kunlaborus kun la neŭtralaj esp-istoj. Unue ni devas senprokraste alten levi la standardon de la "Unueca Fronto" kaj voki ĉiujn esp-istojn, ke ili kunariĝu. Poste ni faru la necesajn preparojn por la kunfandiĝo de SAT, de IPE, de UEA kaj de IEL. Gvidantojn por tia granda unueca organizo ni certe trovos taŭgajn. Generalo el Francio, episkopo el Hungario, kelkaj grandkapitalistoj el aliaj landoj kune kun, ekz-e, unu policisto el Sovetio kaj unu el Japanio kaj ni havas stabon, kiu certe kondukos nin al venko…

Karaj K-doj! mi petas, ke cetere vi prikonsideru kaj primeditu jenajn tri gravajn kaj karakterizajn faktojn: 1) Nia majstro Zamenhof estis judo; 2) Hitler malamas judojn kaj persekutas ilin; 3) esperanto estas malpermesita en Germanio. Sekve estas nia sankta devo esp-ista fariĝi pretaj por entuziasme partopreni en milito kontraŭ tiun landon. Heroe kaj sen ia konsciencriproĉo ni buĉu, ekstermu Hitleranojn. Certe la ruĝarmeanoj sovetiaj ne lasos sin venki de la germanoj, kiel tio okazis kun la caraj soldatoj dum la lasta milito…

Al la naivaj, bonkoraj pacistoj mi simple diru: Vi devus honti pro via pretendo pli bone, ol kristanaj pastroj kaj budaistaj bonzoj, klarigi la sanktajn instruojn de Jesuo kaj Budao. La sperto ja montris jam de jarcentoj, ke kristanoj kaj budaistoj estas bonaj soldatoj kaj heroe kondutas dum militoj. Tamen Jesuo kaj Budao ankaŭ malaprobis perforton. Teologoj el ĉiuj religioj facile klarigas la kontraŭdiron, kiu ŝajne ekzistas inter la dummilita konduto de eklezianoj kaj la instruo de la religi-fondintoj. Ni, marksistaj dialektikuloj, same facile povas klarigi pri la neceso partopreni militon por akiri la pacon. Cetere jam kelkfoje la gvidanto de l’ Monda Proletaro, nia genia kaj amata K-do Stalin, tre bone sukcesis konvinki la sovetian popolon, ke la restarigo de novaj klasoj – ne ĝusta vorto – kategorioj da homoj en la socio tute akordiĝas kun la principoj elmetitaj de Marks kaj Lenin. Neniu ortodoksa katoliko pretendas esti pli saĝa ol la papo. Ĉu ni, revoluciuloj, havu la pretendon esti pli komprenpovaj, pli kleraj ol la Gvidanto de l’ Revolucio?

For la dogmojn! Nova situacio postulas novan taktikon.