Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Forpasis la tempo, kiam necesis fari skismojn en la esp-a movado. Mi ne dubas, ke la IPE-anoj estos la plej fervoraj batalantoj por la rekuniĝo de ĉiuj esp-istoj en unu solan vere neŭtralan Asocion tutmondan.

Vivu la neŭtralismo!…

Arigato Gozaimasu.
(verŝajne 1936)


EL LA NOTLIBRO DE ALFESTO

En Hindio la naskiĝo de filino estas konsiderata kiel malfeliĉo. Tio rezultas de la rito sati, laŭ kiu vidvinoj ne rajtas reedziniĝi kaj devas esti brulmortigitaj sur la ŝtiparo kie la kadavro de la edzo cindriĝas.

Estas bone konata fakto, ke la imperialistoj ĉiam celas limigi la liberon de l’ konkeritaj landoj. Ne mirige do, ke la angloj faris ĉion eblan por ĉesigi la praktikadon de tia rito.

Kiam la hindoj estos sukcesintaj forpeli la anglojn el sia lando, tiam tiu interesa moro povos denove esti praktikata tute libere kaj ne senmotive kiel nun la naskiĝo de filino estos konsiderata kiel malfeliĉo.

Almenaŭ estas tre notinde, ke ideoj efikas longe post kiam ili ne plu havas konkretan bazon. Komprenige mi aldiru, ke la rito sati estis praktikata dum dudek jarcentoj. – Kaj malgraŭ tio ne mankis malsatantoj en Hindio…

*

La tuta anglolingva gazetaro protestas, kiam aviadistoj bombe mortigas virinojn kaj infanojn en Ĉinio kaj Hispanio.