Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Sed pri tio tre notinda estas la opinio de la "Pandit Nehru", eksprezidanto de la Hindia Kongreso Nacia. Antaŭ ne tre longa tempo li diris interalie:

"La protestoj de l’ britoj pri bombĵetado estas konsiderataj kiel fia ŝerco tra la tuta mondo. Mi vidis la rezultaĵojn de tia bombĵetado kaj verŝajne ne forgesos pri ties teruraĵoj. Sed ne ekzistas esenca diferenco inter bombĵetado en Katalunio kaj tiu ĉe la nord-okcidenta limo de Hindio fare de britaj aviadistoj…"

Ne senmotive oni parolas iafoje pri la brita hipokrito.

*

Kiel ĉiu scias, Hitler "liberigis" 3 500 000 da germanoj, kiuj restis dum dudek jaroj sub la ĉeĥoslovaka "jugo". Li tiel aplikis la saĝan principon de Lenin, Uijlson k.a.s. famuloj pri la rajto de l’ popoloj al sindispono. Sed tio kaŭzis, ke s-ro Benes eksiĝis el sia posteno. Lin anstataŭis generalo Sirovi.

Tiam koleris kaj tre ĉagreniĝis la ĉeĥaj patriotoj pro la mallongigo al la limo de sia lando[1]. Generalo Sirovi saĝe kvietigis ilin, dirante, ke ne utilas ĝemi kaj protesti; li konsilis, ke ĉiuj simple sin dediĉu al la defendo de la nova, plimallonga landlimo.

Kio gravas por generalo? Nur tio, ke estu limoj kaj ne ilia longo. Evidente, se mankus landlimoj, por kio utilus generaloj?…

*

Nekontraŭdireble Ĉeĥoslovakio ne estis konstruita laŭ la nacieca principo, pro kiu ĉiu konsekvenca internaciisto devas esti preta mortigi kaj morti. Sed ankaŭ Hitler perfidas tiun sanktan principon, ĉar kelkaj centmiloj[1] da ĉeĥoj nun troviĝas sub lia regado.

Malica babilulo povus argumentadi, ke la britaj imperialistoj sekrete ĝojas pro tio. Kiam Britio estos diplomatie kaj armile preta por militi, tiam ĝi trovos en tiu fakto trafan pretekston por postuli, ke Ĉeĥoslovakio restu bufro sur la vojo Berlino-Bagdado.

Sed mi konfesas, ke Ĉamberlen estas prudenta homo. Nur malsaĝuloj ja konsentus militi, kiam tre dubaj estas la ŝancoj venki.

*

Kiam homoj konsentas soldatiĝi kaj discipline obei, tiam

  1. 1,0 1,1 Tiuj ĉi linioj estas verkitaj en decembro 1938. La legantoj bonvolu atenti pri tio! – Red. de "S-ulo".