Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pli-malpli frue ili fariĝas simplaj iloj en la manoj de siaj estroj. Bona pruvo pri tiu aserto troviĝas en letero de Indalecio Prieto al Ferdinando de los Rios, "socialista ambasadoro en Vaŝingtono"[1]:

"… Finfine solviĝis la plej grava demando pri la purigo en nia ariergardo. En Katalunio la aparato de F.A.I. (Iberia Federacio Anarkista) kaj de C.N.T. (Nacia Konfederacio de l’ Laboro) estas nun malorganizitaj; iliaj plej danĝeraj elementoj estos mortigitaj aŭ malliberigitaj… La purigo tamen ne estas ankoraŭ kompleta. Sed, ĉar la plej forta rezisto jam cedis, estas al ni facile praktiki senperfortan kaj senpenan, sed vere efikan subpremon tiel ke tre baldaŭ la faraĵo estos plenumita… Cetere, ni decidis fari ĉe diversaj frontoj serion da ofensivoj, en kiuj ni utiligos unue la elementojn de F.A.I. kaj de C.N.T. kiel trupojn por la unuaj atakoj. Plie, ni decidis transloki tiujn elementojn al la plej danĝeraj lokoj. Tiele la ribelemuloj mem helpos por kompletigi la purigadon…"

Tia cinika, senkora konfeso de fipolitikulo estas vere naŭza kaj ne indas eĉ komenteton.

*

Inter la esperantistoj estas multaj poliglotoj, kiuj venis al nia movado nur pro lingva intereso. Se tiaj troviĝas inter la legantaro de "S-ulo", ili do eksciu, ke jam de pluraj monatoj ekzistas en Filipinio oficiala lingvo, nomata tagalog. Kiam prezidanto Manuelo Kuezon (Quezon) faris tiun decidon, li prave emfazis: "Nacia lingvo estas necesa rimedo por firmigi nian nacian unuecon."

Tiu naciisto agas konsekvence kun siaj principoj. Same Hitler, kiu malpermesas la instruadon de esp-o en Germanio. Sed kion oni devas pensi pri la internaciistoj, kiuj jam de preskaŭ unu jarcento pretendas labori por unuigi la proletojn el la tuta mondo kaj tamen neniam faris ion pozitivan por forigi la lingvajn barojn kaj daŭre ignoras nian esp-an agadon?

Pri tiu demando oni nepre staras antaŭ dilemo: ili estas ĉu perfiduloj aŭ sentaŭguloj. Se lab. gvidistoj konscias pri la granda signifo kaj valoro de mondlingvo kaj tamen faras nenion por ties efektivigo, ili ja perfidas, kaj kiuj ne komprenas la neceson de komuna lingvo por unuigi la proletojn el ĉiuj landoj, tiuj estas vere tro etcerbaj kaj sekve absolute ne taŭgas por gvidado.

Sed ne malpli etcerbaj estas la esp-istoj, kiuj fidas kaj obeas al tiaj gvidistoj.

*
  1. Citita laŭ "L’Espagne Nouvelle" (Nîmes), N-o 48-49, de 13.5.1938.