Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

movado, kiuj ignoras (mi substrekas la vorton kaj petas la legantojn, ke ili ĝuste komprenu ties signifon) tiel gravan fakton, kiel estas la eksperimento, farita de SAT, ne indas je nia admiro. Male, la SAT-anoj devas forte konscii, ke ili faras pli utilan, pozitivan laboron ol la famuloj de la diversaj Internacioj, kiuj ĝis nun kapablis nur liveri la kampon por la stariĝo de diverskoloraj faŝismoj.

*

Gvidistoj kaj oratoroj estas ĝenerale popularaj kaj ofte aplaŭdataj, ĉefe pro tio, ke ili flatas al la popolo kaj antaŭdiras, kion ĝi deziras aŭ esperas.

Tuj post la venko de Musolini, ĉe kongreso de Komintern en Moskvo, Klara Zetkin antaŭdiris, ke la faŝismo en Italio ne povos daŭri pli ol ses aŭ dek monatojn. Ŝi "dialektike" argumentis per cito de nombroj pri karbo, ferminaĵo, petrolo, "proporcio de fortoj" kaj similaj marksistaĵoj. Neniu kongresano kontraŭdiris, kaj ŝi estis aplaŭdata. Dekses jaroj forpasis kaj Musolini ankoraŭ regas.

Kiam la itala diktatoro estis entrepreninta konkeri Etiopion, tiam mi havis la okazon aŭdi pri tiu temo paroladon de fama, tre elokventa oratoro anarkista. Li argumentis, ke tia faro de Musolini estis pruvo, ke la ambicio stultigis lin kaj ke ne povas esti dubo pri la baldaŭa forfalo de la itala faŝismo. Longan, varman aplaŭdadon ricevis la oratoro. Sed Etiopio estas konkerita kaj daŭre regas la "stultiĝinta" diktatoro.

Feliĉe por gvidistoj kaj oratoroj malmulte da homoj havas bonan memorkapablon…

*

Iu oratoro el la antikva Grekio, Fosion, se mi ĝuste memoras, neniam flatis al sia aŭdantaro kaj ne timis eldiri malplaĉajn aferojn. Iun tagon, jen aŭdiĝas aplaŭdoj kaj mirigite li demande ekkrias: "Ĉu senatente mi diris sensencaĵon?".

*

Sennaciisto povas, ho ve! morti pro (kaŭze de) patrio, sed ne por (favore al) tiu moderna diaĵo.

*

La plej aŭtoritataj teoriuloj pri la socialismo, konsiderata laŭ siaj diversaj tendencoj, ne estis proletoj: Sen-