Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Simon estis grafo, Kropotkin estis princo kaj Marks, Jores, Lenin, Buĥarin k.a. mortintoj, estis burĝdevenaj intelektuloj. Sekve la socialismo ne estas doktrino de l’ proletaro, sed por la proletaro.

*

Ĉiu soci-politika doktrino estas pli-malpli nura metafizikaĵo. Tial la proletoj prefere fidu al sia simpla saĝo kaj neniam, nenial konsentu batali, morti aŭ mortigi por la sukceso de iu doktrino kontraŭ alian. Sed batalo por akiri pli bonajn labor- kaj vivkondiĉojn, rilatas al io konkreta.

("Sennaciulo", 25. aprilo 1939)


ĈU PRAVE?…

Ni ricevis ĉi tiun leteron, kiun unuamove ni ĵetis en paperkorbon. Tamen, post plua pripensado ni reprenis ĝin el la ujo, denove legis kaj alvenis al la konkludo, ke kelkrilate tiu skribaĵo estas pripensiga kaj sekve presinda. Se ni eraris, la legantoj bv. indulgi nin. Estas almenaŭ menciinde, ke ni tenas la ekz-on de la gazeto priparolita en la letero. Red.

Karkason, 25-4-39

Estimata – sed ĉu estiminda? – Redakcio,

Sampoŝte mi sendas al vi ekz-on de nia franclingva organo Nova Tero (Terre Nouvelle), por ke vi estu informita pri la ekzisto de nia movado. Per la emblemo (falĉileto kaj martelo, sidantaj sur kruco) kiu kuŝas apud la titolo, vi tuj komprenos, ke ni volas iri man-en-mane kun niaj bolŝevistaj K-doj. Per la alpreno de ilia propra emblemo kaj nia deziro pri kunlaboro, ni ne dubas, ke finfine ili ankaŭ akceptos la nian. La kruco ja estas proleta emblemo, ĉar sur ĝi martiriĝis Jezuo Kristo, la ĉarpentista filo el Nazareto.

Sed ne por diri tion, mi ekprenis la skribilon. La motivo estas pli grava, kaj sendube ĝi estos por vi tre surpriza. Bonvolu noti profunde en vian memoron, ke per ĉi tiu letero mi uzas esperanton por la lasta fojo. Kial? vi sendube de-