Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mandos, kunŝovante la brovojn. Bonvolu ne tro ekscitiĝi kaj plue legi. Via surprizo kredeble pligrandiĝos…

Leginte reklamon en iu el viaj gazetoj pri "Vortoj de K-do Lanti", mi antaŭ kelkaj monatoj mendis ekz-on kaj legadis ĝin jen kontente, jen incite kaj eĉ foje kun koleriĝo… Mi povas tamen danki al tiu aŭtoro, ke sur la 31-a paĝo li rekomendas legi la Biblion. Tia neantaŭvidebla rekomendo igis min pensi, ke mi, kristano, neniam tutlegis tiun sanktan verkon. Mi sentis konsciencriproĉon kaj por kvietigi min, senprokraste mendis ekz-on de la esp-a eldono. Jam de unu semajno mi ricevis ĝin kaj kun granda surprizo legis jenon sur la paĝo 12-a:

"1 – Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero.
2 – Kaj kiam ili ekiris de la oriento, ili trovis salon en la lando Ŝinar kaj tie ekloĝis. 3 – Kaj ili diris unu al alia: Venu, ni faru brikojn kaj ni brulpretigu ilin per fajro. Kaj la brikoj fariĝis por ili ŝtonoj, kaj la bitumo fariĝis por ili kalko. 4 – Kaj ili diris: Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies supro atingos la ĉielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaŭ ol ni disiĝos sur la supraĵo de la tuta tero. 5 – Kaj la Eternulo malleviĝis, por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj. 6 – Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas; kaj ili ne estas malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari. 7 – Ni malleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia. 8 – Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la supraĵon de la tuta tero, kaj ili ĉesis konstrui la urbon. 9 – Tial oni donis al ĝi la nomon Babel, ĉar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur la supraĵon de la tuta tero."

Estimata, sed ne estiminda Redakcio, la legado de tiu sankta teksto malfermegis miajn okulojn kaj mi klare ekkomprenis, ke grave mi pekis, ekde la tago, kiam mi komencis lerni esperanton. Al ĉiu sincera kaj komprenema homo, kiu legis la Biblion, devas esti evidente, ke Dio ne volas, ke la homoj havu komunan lingvon. Konsekvence, la Zamenhofa entrepreno estas diabla afero kaj nun mi tre bone komprenas la signifon de SAT. Kiam mi aliĝis vian organizon, tiam mi efektive sataniĝis. Sed hodiaŭ mi sunklare vidas mian eraron, sentas egan konsciencriproĉon kaj sincere pentas. Via Asocio ja estas diabla