Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

entrepreno kaj ĉiu kristano nepre devas senkompate kontraŭbatali ĝin. Per ĉi tiu letero mi do informas vin, ke mi eksiĝas el via satana organizo kaj de nun ĉiel provos forgesi esperanton kaj reakiri senpekan staton. Kun la helpo de Dio, kiu sendube uzis oblikvan vojon por konduki min laŭ ĝusta vojo, mi esperas, ke, post pli-malpli longa tempo, Zamenhof, esperanto kaj precipe SAT restos en mia memoro nur kiel malagrabla inkubsonĝo el mallumega, senstela nokto.

Mi jam diris sufiĉe por ke sur viaj vizaĝoj aperu satana ridetaĉo; tamen mi volas aldoni kelkajn klarigojn pri miaj nuna spiritostato kaj kompreno pri aferoj. Leginte kaj komprenante la dirojn pri Babel, mi nun havas la konvinkon, ke pli bone mi nun komprenas la veran signifon de la artikolo, kiu aperis en la 475-a n-ro de "S-ulo" kun la subskribo Tomodaĉi.

Niaj bolŝevistaj K-doj havas bone prilaboritan tezon pri artefaritaj lingvoj. Per ĝi oni povas klare kompreni, ke estas hereza la pretendo de utopiuloj, kies celo estas, ke esperanto fariĝu mondlingvo. Kaj la fakto, ke Lenin diris, ke Stalin ripetis, ke iam la lingvoj kunfandiĝos en unu solan, neniel kontraŭas al la Biblia diro. Oni bonvolu nur noti zorge en la memoron, ke la marksisma lingvoscienco kondamnas la pretendon kaj agadon de la esperantistoj ĝenerale kaj precipe tiun de l’ sennaciistoj. Kiel ĉiu scias, niaj bolŝevistaj K-doj refariĝis tre bonaj patriotoj kaj konsekvence ili ne povas deziri, ke la naciaj lingvoj fariĝu nur dialektoj, dum esperanto ludus la rolon de kultura lingvo tutmonda.

La sola tikla punkto kuŝas en tio, ke laŭ la Biblio estas evidente, ke Dio ne volas, ke la homoj havu nur unu lingvon, dum Lenin antaŭdiris, ke iam la naciaj lingvoj kunfandiĝos. Iu herezulo foje rimarkigis, ke nenia signo vidiĝas pri tia kunfandiĝo estonta. Tiurilate mi plene konsentas kun Alfesto[1]. Sed tiu tro memfida SAT-ano forgesis, ke Dio estas ĉiopova. Plie, Liaj intencoj estas nediveneblaj. Sekve, ĉiu kristano devas konsenti al tio, ke Dio povas same permesi la ekziston de nur unu sola lingvo, kiel Li malpermesis tion antaŭ multaj jarmiloj. Dio ne malofte faras miraklojn[2] kaj sekve la herezuloj malprave cerbumas por kompreni kiel povos okazi la kunfandiĝo de la lingvoj en unu solan, laŭ la marksista tezo.

Mi ne bezonas insisti pri la gravega signifo de mirakloj; per ili ebeniĝos la vojo, laŭ kiu ni, kristanoj, povos kun-

  1. Komp. la aluditan artikolon kun titolo: El la notlibro de Alfesto en n-o 476 de "S-ulo".
  2. Ekzemple, ĉu la aliĝo de Sovetio al la Ligo de Nacioj ne estas vera miraklo? Ĉiu ja bone scias, ke Lenin konsideris tiun institucion kiel "kavernon de imperiistaj banditoj".