Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

labori amike kun niaj bolŝevistaj K-doj. Tiel praviĝas la interplektiĝo de la kruco, falĉileto kaj martelo. Tia trielementa emblemo, cetere, pensigas pri la Sankta Triunuo: La Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito. Kiam en Moskvo oni estos komprenita, kiel mi mem, la profundajn kaj subtilajn verojn, kiuj sin kaŝas en la Biblio, tiam mi ne dubas, ke ni povos solidare bataladi kun Stalin por ekstermi ĉiajn herezulojn.

Vi, diablaj SAT-anoj, aŭdu kaj komprenu… Sensalute

P.P. Dupont-Durand, "Terre Nouvelle",
12, rue Pasteur, Carcassonne (Aude)
("Sennaciulo", 25. majo 1939)


EL LA NOTLIBRO DE ALFESTO

Vortoj! vortoj! Kaj kiel efikaj tamen, kiam ili estas aplombe eldiritaj de demagogo kun forta, bela voĉo, kun mieno de profeto!…

Kaj ĉe tia bedaŭrinda konstato mi fariĝas pli ema konsenti, ke inteligenta homo povas sincere kredi je la ekzisto de senlime bona kaj ĉiopova dio, kiu tamen toleras la malbonon en la mondo, kiun li mem kreis.

*

La papo el Romo havas siajn apologiistojn; al tiu el Moskvo – bv. pardoni, mi pensas pri K-do Stalin, la "Patro de l’ popoloj", la "Gvidanto de l’ mondproletaro" – ankaŭ ne mankas sufiĉe bone pagataj "inĝenieroj poranimaj". En Sovetio ja ekzistas specialaj lernejoj, kie oni povas akiri la arton pravigi ion ajn – laŭ la maniero uzita de la Nederlanda SAT-ano en la aprila n-ro de "S.R.".

Mi ne dubas, ke tiu K-do argumentis sincere kaj bonintence, tial mi nomis lian rezonon paralogismo. – Sed plej ofte la rezonado de la "poranimaj inĝenieroj" estas karakterize sofisma.

*