Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Jen ekzemplo de sofista rezonado per la apliko de la marksa dialektiko. Kio karakterizas nian epokon, tio estas la naciismo (tezo); la naciismo generas sian malon: sennaciismo (antitezo) kaj el tiuj du maloj rezultas la internaciismo (sintezo).

*

Oni ne kredu, ke mi fantazias. Sur mia tablo kuŝas libro, kies titolo, sufiĉe signifa, estas: La Naciismo kontraŭ la Naciojn. La tezo de la aŭtoro (Henriko Lefebr) estas montri, ke la internaciistoj estas la plej bonaj amikoj de l’ nacioj, alivorte la plej bonaj patriotoj.

*

Sed estas rimarkinde, ke tia tezo tre parencas al la Hitlerismo. La plej aŭtoritata teoriulo de tiu ismo estas Alfredo Rosenberg. Lin ankaŭ oni povus nomi "pornanima inĝeniero". Mi posedas la tekston de parolado, kiun li faris en 1934 antaŭ fremdaj studentoj, kiuj vizitis Berlinon. Jen peco el tiu dokumento:

"Kio estas esenca en la naci-socialismo, tio estas, ke ĝi respektas alies naciecon kaj faras nenian prikulturan propagandon por trudi siajn ideojn al fremdaj landoj. Tiu kunlaboro de l’ nacioj, fondita sur la nacia fiero kaj sur la respekto al la aliaj naciaj apartaĵoj, ebligas veran pacon, por kiu ni ĉiuj devas kunlabori."

*

Sennaciisto ne lasas sin trompi per vortoj; li atentas nur faktojn. Kaj la historiaj faktoj instruas, ke la homaj socioj evoluis el klanoj al tribo, el triboj al civito, el civitoj al provinco, el provincoj al nacio. Sekve, oni povas racie antaŭvidi, ke la nacioj ankaŭ malaperos por konsistigi pli grandan unuon.

Ĉio, kio kontraŭas al tiu historia procezo, tio estas esence reakcia. Kaj reakciuloj estas ĉiaj ajn patriotoj. Sed mi volonte konsentas, ke ili havas la rajton oferi sian propran vivon antaŭ la altaro de sia idolo…

*

Eĉ se la modernaj diaĵoj, t.e. la nacioj, devus ĉiam ekzisti, tamen sennaciisto neniam konsentos libere partopreni al la defendo de iu patrio kontraŭ alia.

Se saĝa homo estas perforte tenata en frenezulejo, tio ne signifas, ke li ankaŭ devas konduti kiel frenezulo. Bedaŭrinde, por vivi saĝe inter malsaĝuloj, tio postulas