Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

patemo pligrandiĝis kaj sekve ankaŭ pligrandiĝas mia ĉagreno. Kaj tial mi nun ja sentas la emon diri, ke mi bedaŭras esti esperantisto.

Verdire, nur mia koro emas tiel paroli: malgraŭ ĉio mia cerbo pensas, ke prave mi agis, dediĉante mian vivon al la esperanta afero. Konvinkita mi restas, ke la energio kaj cetero, kiujn mi elspezis por nia movado konsistigas pozitivan laboron, kvankam ĝi ne vidiĝas konkrete en blindetaj okuloj. Sed ne malofte okazas, ke kulturistoj ne rikoltas el la semitaj grajnoj, kaj tamen ili ne haltas pro tio, sed male semas, semadas senlace.

Kio ĉefe karakterizas nian epokon, tio estas, ke, rilate al la evoluo de l’ homaj socioj, malnovaj ideologioj montriĝas eraraj kaj fiaskas. La Ligo de Nacioj jam tute kadukiĝis kaj ludas nun nenian rolon en la ordigo de la mondaferoj. La diversaj Internacioj laboristaj, religiaj aŭ revoluciaj montriĝis tute senpovaj por influi sur la historian procezon. Ankaŭ la porpacaj alvokoj de l’ papo aŭ de aliaj religiaj gvidistoj sonas kiel voĉoj en dezerto.

La mondo baraktas en nebulo, rilate al sia estonto. La tekniko faris gigantajn pasojn antaŭen; la produktofortoj atingis tian gradon, ke se ili estus saĝe utiligataj, ĉiuj homoj sur la tero povus havi modestan komforton kaj ĝui sekuran bonstaton. Sed malgraŭ tiu grandega revolucio teknika, la spirito de l’ homoj restas konservativa kaj iliaj gvidistoj serĉas solvon al la nuntempaj problemoj per rimedoj, kiuj eble taŭgis antaŭ unu jarcento, sed kiuj estas absolute maltrafaj nuntepoke.

La leganto bonvolu atenti, ke mi uzas intence la vorton "gvidisto" kaj ne gvidanto. Pri tiu demando mi donis klarigon en la revuo "Herezulo", kiun mi eldonis antaŭ kelkaj jaroj.

Kaj neniu potenca kaj aŭtoritata voĉo ekzistas nuntempe por aŭdigi vere saĝajn kaj trafajn parolojn, kiuj povus konvinki la homojn pri neceso iri laŭ alia vojo ol la ĝis nun sekvitaj. Certe, se ekzistus tia voĉo, ĝi tamen ne estus aŭdata, tial ke la popoloj estas nun surdaj por prudentaj paroloj. Kaj vane oni provus komprenigi al ebriulo, ke troa trinkado de alkoholo estas malbona por la sano: por tion fari, necesas atendi, ke la ebrio forpasu kaj ke la ebriiĝinto sentu kapdoloron. Certe venos la tempo, kiam la eŭropaj popoloj sentos dolorojn, post la terura ebriiĝo nuntempa kiu kaŭzas, ke ili buĉas sin unuj la aliajn kaj detruas siajn