Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ONI POVAS BEDAŬRI ESTI ESPERANTISTO
Mendoza, Septembro 1939.

Al la Redakcio de "Argentina Esperantisto":
Estimataj Samcelanoj!

Kiel promesite, mi volas kontribui al la redaktado de via gazeto per modesta artikolo. Por ĝin verki mi nun sidas ĉe tablo kaj tenas skribilon. Sed neniam antaŭe mi sentis tiel forte, kiel nun mian nekapablon esprimi ĝuste, trafe miajn pensojn. Tial sendube sin trudas al mi en tiu ĉi momento frazo de l’ franca verkisto Gustavo Flober (Flaubert): "La homa parolo iel similas al fendetiĝinta kaldrono sur kiun oni tamburas melodiojn, kiuj taŭgas por dancigi ursojn, dum oni volus kompatemigi la stelojn". Jes ja, mi konscias pri la senpoveco de vortoj por esprimi, kion mi sentas, pensas kaj volus sentigi, komprenigi al aliaj homoj…

Vi atendas de mi artikolon, per kiu mi klarigu al viaj legantoj la utilon, neceson de esperanto. Kvankam multfoje mi plenumis, pli-malpli sukcese, tian taskon, ial nun mi sentas embarason. Antaŭ kelkaj jaroj mi publikigis en "Sennaciulo" artikolon kun jena titolo: "Mi ĝojas esti esperantisto". Ĝi trovis bonan akcepton en Esperantio, ĉar tradukita ĝin represis angla, franca, holanda, norvega kaj sveda gazetoj. Kaj nun mi sentas la emon titoli ĉi tiun mian skribajon jene: "Mi ĉagreniĝas pro mia esperantisteco".

Kiel vi scias, jam de kvar jaroj mi sencele migras ĉirkaŭ nia eta planedo, kaj antaŭ ol forlasi Eŭropon, mi estis vizitinta ĉiujn landojn de tiu terparto, riĉa je landlimoj kaj pli kaj pli freneziĝantaj homoj. Kaj ĉiam dum miaj vojaĝoj mi rilatis nur kun esperantistoj, same kiel okazis, kiam mi estis en Bs. Aires kaj nun okazas en Mendoza. Tio signifas, ke en ĉiuj mondpartoj mi havas gekonatojn, eĉ geamikojn; sekve da ili mi havas en Britio, Francio, Germanio, Polio, kie homoj amasigis montojn da tre perfektaj mortigiloj kaj lastatempe komencis ĝin uzadi por reciproka buĉado. Ĉe tia penso doloras mia koro kaj mi ja ĉagreniĝas pro tio, ke miaj eŭropaj geamikoj estas en danĝero. Se mi ne estus esperantisto kaj sekve ne havus la okazon akiri amikojn ekster Francio, kie la hazardo faris, ke tie mi naskiĝu, tiam mi timus nur pri francoj kaj nur al ili irus mia kompato. Sed, pro mia esperantisteco, la kampo por mia kom-