Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
TROMPO, NEBULO, EKBRILETO

Kiam mi diras, ke jam ekzistas en Sovetio nova ekspluatanta klaso, tiam mi eĉ ne uzas tute taŭgan terminon; eble la vorto kasto estus pli ĝusta, tial ke nur la filoj, parencoj aŭ amikoj de l’ teknokratoj havas ŝancon eniri la lernejojn, kie oni akiras la necesajn diplomojn por okupi la alte salajratajn postenojn.

En la kadro de artikolo ne eblas bildigi sufiĉe detale la realan situacion en Stalinio. Mi ŝatus almenaŭ, ke la legantoj akiru la deziron informiĝi pri Sovetio per aliaj organoj ol tiuj, kiuj simple diskonigas la oficialan blufon el Moskvo. Kaj tiucele mi menciu tre karakterizan fakton. Antaŭ kvar jaroj s-ro Mercje, unu el la francaj grandkapitalistoj, vizitis Sovetion kaj post sia reveno en Parizon verkis libron pri siaj observoj en tiu lando. Mercje estis teknikulo, kiu kutimas prikonsideri aferojn objektive kaj eĉ sen antaŭjuĝoj. Li konvinkiĝis, ke la liberalisma kapitalismo tendencas al kompleta kolapso, kaj sekve ke ĝi devos trovi aliajn normojn de funkciado ol la ĝisnunajn. Aliel la nuna ekspluatanta klaso pli kaj pli perdos siajn avantaĝojn. Nu, tiu teknikulo eldiris la opinion, ke kun kelkaj modifoj oni povus alpreni kaj apliki la sistemon, kiu funkcias en Sovetio. Tie la direktoroj de fabrikoj ne timas strikojn. La sovetiaj sindikatoj ludas similan rolon al tiu de l’ faŝistaj korporacioj; unuvorte, ĉio estas organizita laŭ maniero, kiu sekurigas la privilegiojn de la teknokratoj. (La vorto "teknokrato" ne troviĝas en "P.V.". Lanti celas tiujn, kiuj regas super la tuta ŝtata aparato. Red. de "S-ulo").

En Sovetio regas ruĝa faŝismo, funkcias ŝtatkapitalismo, sed la emblemo de la regno estas la martelo kaj la falĉileto. Al tiuj du objektoj nun povas enplektiĝi la hokokruco, kiel simbolo de la amikiĝo inter la bruna kaj ruĝa faŝismoj. Iafoje oni kredas sonĝi, kaj malfacile oni imagas tian situacion. Por klarigi al si la nunan sintenon de Kominterno, necesas kompreni, ke jam de dek jaroj ĝi fariĝis nur propagandaparato por nacipolitiko de Stalin. Ĉiuj grandaj ŝtatoj elspezas konsiderinde por sia propagando eksterlanda. Stalin, tre lerte, utiligas tiucele la naciajn sekciojn de Kominterno, t.e. la kompartiojn.

Kvankam mi neniam estis tute ortodoksa marksisto, tamen mi apartenis al la franca kompartio ekde ĝia fondiĝo ĝis 1928. Tiun jaron Stalin deklaris en iu kongreso, ke oni povas konstrui socialismon en unu sola lando, kiam ĝi