Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estas tiom riĉa kaj vasta, kiom estas Sovetio. Ĉe tiu fama deklaro de Stalin, kiu kontraŭas la opinion de Lenin, mi firme konvinkiĝis, ke la esperoj, kiujn la proletaro metis en Kominterno ne plu havas realan bazon. Mi do eksiĝis el la partio kaj de tiam observis kaj notis kun tute malfermitaj okuloj la okazaĵojn en Sovetio. Dum kelka tempo mi emis pensi, ke se Lenin vivus aŭ se Trocki gvidus en Kremlo, anstataŭ sidi en ekzilo, la situacio en Kominterno estus alia. Nun tian iluzion mi ne plu havas. Mi eĉ akiris la konvinkon, ke ne estus granda diferenco, se Trocki diktatorus anstataŭ Stalin. La fama ekzilito, cetere mem havas sian parton de respondeco en la sovetiaj okazintaĵoj. Kiam li ordonis, ke oni pafadu al la ribelintaj maristoj el Kronŝtad, kiuj simple volis, ke la sovetoj funkciu libere, demokrate kaj ne estu nur aparatoj en la manoj de l’ kompartio, tiam la eks-estro de l’ Ruĝa Armeo faris la unuan paŝon direkte al la starigo de ruĝa faŝismo…

Mi eĉ eltrovis antaŭ kelkaj monatoj, ke Lenin mem povas esti rigardata kiel la spirita patro de l’ faŝismo. En 1904 li ja skribis jenon: "Oni devas identigi la individuon kun la amaso, la amason kun la partio, la partion kun la ŝtato".

Musolini, Stalin kaj Hitler tre sukcese aplikis tiun belan principon!…

Mi ne dubas pri la sincero kaj honesto de l’ fama marksisto, kies enbalzamigita kadavro kuŝas en maŭzoleo, staranta en Moskvo. Sed mi konvinkiĝis, ke la senetikeca Historia Materialismo ne liveras al la laboristaro, al la homoj, kiuj celas pacon kaj bonstaton en la Mondo, taŭgan fundamenton ideologian. La okazintaĵoj el la 20 lastaj jaroj pruvas tion tute klare. La laborista kaj revolucia movado devas trovi alian vojon ol la ĝis nun sekvitajn.

Nunepoke la homaro palpe baraktas en nebulo. Neniu stelo montriĝas; neniu aŭtoritata voĉo aŭdiĝas por eldiri la vojon irendan. Eĉ seniluziiĝintaj homoj reiras al malnovaj superstiĉoj. La scienco kaj tekniko faris mirindajn progresojn, sed la homa menso ne progresis paralele; ĝi malfruas je unu jarcento kaj en tio grandparte kuŝas la ĉefa kaŭzo de l’ nuna ĥaoso en la homaj interrilatoj.

Mi ne pretendas esti eltrovinta savan vojon, sed mi kredas, ke ĝi almenaŭ devas konsisti el la sintezo de religieco (ne dogma) kaj racieco. Firme konvinkita mi estas, ke la Marksista, Lenina vojo estas grandparte erara. La homoj ne liberiĝos memvole oferante sian individuan liberon al "fera disciplino" partia. La libero estas unu el la kondiĉoj de l’