Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

homa digno. La bolŝevistaj gvid- kaj regprincipoj eble taŭgas por socioj el formikoj, el termitoj, sed ne por homaj socioj.

Aliparte, necesegas, ke la homeco superregu la naciecon. Oni ne diru, ke tio estas neebla. Jam dum kvar jaroj mi spertas tra la mondo, ke oni povas amikiĝi kun homoj el ĉiuj landoj, el ĉiuj rasoj. Sed tiucele necesas funde posedi komunan lingvon nenaciecan. Tia lingvo ekzistas ja de 50 jaroj. Ĝi nomiĝas Esperanto kaj jam havas relative riĉan literaturon. Tiu lingvo estas mia preferata kaj plej ofte uzata esprimilo. Kiam, ie ajn tra la mondo, mi troviĝas inter miaj samlingvanoj, tiam mi sentas min hejme. Estas mia plej granda ĝojo intima, konscii, ke per tia konduto mia, mi havas nenian respondecon en la naciecaj frenezaĵoj, kiuj konkrete aŭ latente minacas ĉie la homaron.

Estus eraro kredi, ke ĉiuj esperantistoj havas saman spiritostaton kiel mi. Esperanto per si mem estas nur ilo, kiun oni povas utiligi por bonaj aŭ malbonaj celoj. Same kiel aeroplano povas esti utiligata por transporti bombojn aŭ kuracilojn. Sed por mia sennacieca idealo, esperanto, universala lingvo, estas nepre necesa, kvankam ne sufiĉa.

Mia migrado tra la mondo estas giganta pruvo pri la reala forto kaj taŭgeco de nia movado. Ekzistas neniu neceso malesperi pri tiu movado, kvankam la milito terure obstaklas ĝin.

Karaj k-doj, fidelaj S.A.T.-anoj, mi varme salutas vin ĉiujn.

Via E. Lanti.
("Sennaciulo", aprilo 1940)