Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
VIVA LINGVO ARTEFARITA: ESPERANTO

Gesinjoroj.

La Ĉilia Esperanto-Ligo petis, ke mi faru paroladon pri la temo: artefaritaj lingvoj. Post ia ŝanceliĝo mi konsentis. Tamen mi havas neniun titolon, kiu rajtigas min aŭtoritate pritrakti temon antaŭ distinginda publiko. Lingvisto mi ja ne estas kaj eĉ malpli poligloto. Kompatindan nekapablon mi havas rilate al lingvolernado. Jam de unu jaro mi estas en Sud-Ameriko kaj tamen ne eblas al mi konversacii en hispana lingvo. Mi nur povis akiri sufiĉan scion por legi viajn ĵurnalojn kun ofta uzo de vortaro. Per la okuloj mi do iom scias vian lingvon, sed ĝi restas fremda al miaj oreloj kaj lango. La samon mi povas diri pri la angla lingvo, kvankam mi vivis dum preskaŭ du jaroj en Aŭstralio kaj en Nov-Zelando. Mi konfesas al vi, ke iafoje mi sentas ian kolereton ĉe la konstato, ke homoj uzas malsamajn vortojn kaj sonojn por nomi samajn objektojn – dum la samaj bestoj el la tuta mondo blekas same. Ili do tiurilate superas la homojn…

Kredeble la poliglotoj fieregas pro tio, ke ili povas esprimi la saman penson per pluraj lingvoj. Se kelkaj hazarde troviĝus en tiu ĉi ĉambrego, mi petas al ili pardonon, sed pri plurlingveco mi emas konsenti la opinion de Frederiko Niĉe (Nietzsche):

"La lernado de pluraj lingvoj plenigas la cerbon per vortoj, anstataŭ per faktoj kaj ideoj; tamen, tiu organo, ĉe ĉiu homo, povas enteni nur limigitan kvanton da enhavo."

La fama kriminalisto itala Lambroso samopiniis tiurilate. Li ja skribis:

"La lernado de lingvoj estas preskaŭ ĉiam elspezo de intelekta energio, kiu neniel perfektigas la rezonkapablon."

Gesinjoroj. Mi jam diris sufiĉe, por ke vi nun ne atendu aŭdi disertadon pri apartaj kvalitoj de naturaj aŭ artefaritaj lingvoj. Kaj tamen mi devas pravigi mian ĉeeston antaŭ vi, ĉi tiun vesperon. Temas ja konvinki vin pri la reala ekzisto de viva lingvo artefarita.

Se mi estas ĝuste informita, antaŭ kelkaj jaroj, en ĉi tiu sama loko, iu profesoro demonstris, ke idiomo artefarita ne povas esti vivkapabla. Sendube vi konas la anekdoton pri Diogeno, la cinikulo, kiu ekmarŝis, aŭdante disĉiplon de Parmenid, neanta la ekziston de moviĝo en la mondo. Nu, se mi ĉeestus la menciitan paroladon, mi ne ekmarŝus kiel la fama filozofo greka, sed certe ne povus deteni min