Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ekkrii en esperanto mem mian proteston kontraŭ pure teoria aserto, kiu malatentas la faktojn.

Mi scias, ke estas malbonguste paroli pri si mem. Bonvolu do indulgi min, se tion mi tamen faros. Sed la sola pravigo pri mia ĉeesto antaŭ vi estas iel atesti per mia propra ekzemplo, ke esperanto estas viva lingvo, parolata kaj skribata en ĉiuj mondpartoj. Eksciu do, ke post dudekjara praktikado tiu lingvo fariĝis al mi pli familiara ol la franca, mia lingvo gepatra. En ĉi tiu momento mi preskaŭ havas la impreson paroli fremdan idiomon. Cetere mi intencis paroladi en esperanto kaj petis al la estraro de Ĉilia Esperanto-Ligo, ke oni aranĝu la aferon tiel, ke mia teksto estu tradukota en hispana lingvo. Oni rebatis al mi, ke en Santiago estas multaj personoj, kiuj komprenas la francan lingvon kaj mi ne insistis en mia intenco uzi mian preferatan idiomon. Ĉu mia cedemo estis prava aŭ ne, nun mi ne scias…

Prezentu al vi, ke esperanto estis mia lingvo hejma dum 11 jaroj. En Paris mia kunulino estis angla esperantistino. Ni kutimis lui al esperantistoj unu ĉambron de nia apartamento; tiel ke vivis kun ni laŭvice aŭstro, bulgaro, japano, svedo kaj germano. Ĉi tiu lasta estis nia gasto dum 5 jaroj. Tial en mia hejmo aŭdiĝis nur esperantaj paroloj. Plie, mi tiam kutimis esti for el Francio almenaŭ du monatojn ĉiujare. Mi do povis viziti ĉiujn landojn de Eŭropo. Ĉie mi trovis geesperantistojn, por helpi kaj gvidi min. Kaj se mi aldonos, ke jam de 4 jaroj migras mi de kontinento en alian kontinenton, kaj havante rilatojn nur kun esperantistoj, vi certe komprenos, ke la artefarita lingvo povis kvazaŭ penetri en mian karnon, tiagrade, ke mi fariĝis ĝismedola esperantisto; kio rajtigas min aserti, ke esperanto estas viva lingvo.

Gardu vin kredi, ke mi estas eksterordinarulo. Fakte, tra la mondo jam ekzistas kelkaj dekmiloj da personoj, kiuj flue parolas esperanton; almenaŭ 150 000 povas ĝin legi kaj skribi sen tro granda peno. Kaj ĉi tiuj lastaj povus facile akiri kompletan scion de la lingvo, se vivcirkonstancoj devigus ilin tion fari. Ekzistas jam infanoj, kies gepatra lingvo estas esperanto. En 1928, mi ja konatiĝis en Germanio kun kvinpersona familio en kiu la artefarita lingvo estis ĉiam uzata hejme.

Kiel ĉefan pruvon, ke esperanto estas viva lingvo, mi mencios okazintaĵon, kontrolebla per dokumentoj kaj kiun mi travivis en Amsterdam dum la jaro 1931-a. Senna-