Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

cieca Asocio Tutmonda (organizo, kiun mi fondis en 1921) okazigis en tiu urbo sian 11-an kongreson. Ĉeestis 400 personoj el 25 diversaj landoj. Inter la ĉeestantoj troviĝis relative forta malplimulto, kiu opoziciis al la Plenum-Komitato de la organizo. Pluraj ĵurnalistoj venis en la kongresejon, por tie observi, kiel elmontriĝos kongreso de esperantistoj. Laŭ tio, kion oni raportis al mi, tiuj informistoj pensis ke la kongresanoj simple legos sian paroladon, aŭ papage eldiros ĝin, post parkerado. Sed certe ĉio ĉi tio estos malbrila kaj senviva…

Sendube vi demandas vin, kiaj estis la temoj, kiuj povis tiaokaze ebligi pasie vivajn diskutojn. Necesas do, ke vi sciu ke S.A.T. ne estas organizo, celanta nur la propagandon de esperanto. Ĝi ĉefe havas kiel taskon uzadi ĝin praktike por unuigaj celoj de universala interfratigo. Laŭstatute, S.A.T. estas malferma al ĉiuj esperantistoj, kiuj, laŭ diversaj vojoj, celas starigi pacon kaj juston inter la homoj. Vi do ne miros eksciante, ke en tiu asocio troviĝas homoj el diversaj tendencoj politikaj. Nu, en tiu epoko la esperanta movado estis tre prospera en Sovetio. En 1931, la taktiko el Moskvo ne estis tiu de l’ Popolfronto, kiel ĝi ekzistas nun en via lando. Tiam la ortodoksaj komunistoj, t.e. la Stalinanoj, havis kiel instrukciojn "bolŝevistigi" ĉiujn organizojn, al kiuj ili apartenas. Estis do tute normale, ke la komunistaj anoj de S.A.T penadu, por meti ĝin serve al la Moskva politiko. Prave aŭ malprave, mi kaj la aliaj respondecaj gvidantoj de la Asocio estis senhezitaj kontraŭuloj de la Stalina strategio…

Nun vi povas prezenti al vi la atmosferon de la kongreso: la diskutoj estis ekstreme vivecaj kaj pasiaj. Iafoje en la du partioj kelkaj anoj tro ardaj interŝanĝis kolerajn atakparolojn. Tial la ĉeestantaj ĵurnalistoj estis tre forte impresataj per tia sceno. Ĉiuj konvinkiĝis, ke esperanto estas viva lingvo!… Iu el ili eĉ malicete raportis en sia gazeto, dirante, interalie: "Ne povas esti dubo, ke esperanto estas viva lingvo; mi aŭdis kongresanojn, kiuj insultis sin reciproke…"

Mi ne kuraĝus aserti, ke estas dank’al tiu kongreso kaj al la ĵurnalistaj raportoj, ke la esperanta movado estas tre prospera en Nederlando. Sed estas fakto, ke en tiu landeto la esperantista organizo laborista nombras pli ol 5 000 anojn. En tiu anguleto el Eŭropo certe troviĝas almenaŭ 15 000 esperantistoj.

Se mi ne timus trouzi vian atenton, mi povus mencii