Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

multe da similaj faktoj, kiuj pruvas pli bone ol ĉiu ajn teoria disertado, ke, post 53-jara ekzistado, esperanto reale fariĝis viva lingvo. Konvenas tamen, ke vi eksciu pri la ekzisto en ĉiuj landoj de almenaŭ unu organizo, kies celo estas diskonigi kaj instrui esperanton; plie, ekzistas 4 inter naciaj organizoj: Universala Esperanto-Asocio, Internacia Esperanto-Ligo, Katolika Unuiĝo kaj S.A.T., pri kiu mi jam parolis. La esperanta Biblioteko enhavas proksimume 5 000 volumojn. Verkoj de Dante, de Gete (Goethe), de Moljer (Molière), de Puŝkin, de Ŝekspir (Shakespeare), de Strindberg ktp, ktp. estas tradukitaj en esperanto. Mi mem tradukis Kandid de Volter. Pri tio mi kredas menciinda jena fakto. Kiam mi estis en Japanio, tiam oni montris al mi japanlingvan eldonon de tiu sama verko. Jen banalaĵo! vi eble pensas. Jes, sed malpli banale estas, ke la tradukinto konfesas en sia antaŭparolo, ke la esperanta eldono tre helpis lin kompreni plurajn frazojn el la originalo…

Volter mem diris: "Unu el la plej egaj malfeliĉaĵoj en la vivo estas la multlingveco". Se hazarde la animo de l’ fama verkisto filozofa migrus en la Niponan imperion, kaj se ĝi povus kompreni la menciitan antaŭparolon, certe granda estus ĝia ĝojo ĉe la konstato, ke universala lingvo, artefarita kaj tamen viva, helpis al regatoj de l’ Mikado kompreni la ironion el Kandid.

Prave diras italoj: Traduttore, traditore (tradukisto, perfidisto). Povas esti, ke mi mem iom perfidis al Volter; sed tion mi certe faris en malpli alta grado ol ĉiuj, kiuj tradukis liajn verkojn nacilingve. Rajtigas min tion diri la atesto de esperantistoj, sciantaj la francan lingvon, kiuj komparis mian tradukon kun tiuj ekzistantaj en ilia respektiva lingvo nacia. Ekzemple, profesoro "Wajsblum" el Varsovio, skribis al mi jenon en ĉi tiu 16-paĝa letero:

"Mi konas Kandid-on en la originalo kaj en du bonegaj tradukoj (pola kaj germana), sed mi konfesas sincere: mi estis mirigita pro la laŭvorteco kaj samtempe – se oni povas diri – laŭspriteco de la esperanta traduko. La tuta subtilo kaj ĉarmo de l’ franca prozo el la 18-a jarcento konserviĝis en nia lingvo, dum en la aliaj ili estas ĉiam nur pala rebrilo".

Nu, ĉu do la fakto, ke la artefarita esperanto povis sukcese konkuri kun la pola kaj germana lingvoj ne estas plej certa pruvo, ke ĝi estas la racia solvo al la problemo pri forigo de la lingvaj baroj inter la popoloj?