Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Mi ankaŭ tradukis filozofian eseon de la belga profesoro Paŭlo Ĵil (Gilles): Skizo pri filozofio de la homa digno, kaj mi kredas esti fidele transdoninta la penson de la aŭtoro.

Inter la malmultaj libroj, kiujn mi kuntrenas dum mia migrado, jen La Sankta Biblio, tradukita de Zamenhof, la aŭtoro mem de esperanto; jen La Komunista Manifesto en sia tria eldono; jen La Maksimoj de La Roŝfuko (Rochefoucauld); jen Kontrakto de la Ligo de Nacioj kun komparaj tekstoj en angla kaj franca lingvoj; jen Al Eterna Paco de Kant; jen Monadologio de Lejbniz. Krome, jen japana revuo, kiu anoncas la aperon de la kvina volumo de historio pri la Imperio de la Leviĝanta Suno, kiu festas nunjare la 2 600-an datrevenon de sia stariĝo – se ne mensogas la tradicio…

Mi menciis al vi nur tradukojn, sed ekzistas ankaŭ originalaj verkoj, kvankam en malpli granda proporcio. Nun la vivo de homo ne sufiĉus por legi ĉion, kio jam aperis en esperanto, kune kun tio, kio daŭre aperas.

Kaj, ĉar mi prenis kiel taskon pruvi al vi nur per faktoj la vivantecon de esperanto, mi volas bonuzi la okazon, montri al vi ĉi tiun gravan revuon "El Auto Argentino", kiun hodiaŭ mem mi ricevis el Buenos Aires, kaj en kiu troviĝas artikolo, tradukita al esperanto kaj unue aperinta en la ĉina revuo Voĉoj de Oriento.

Estas menciinde, ke en ĉi tiu revuo troviĝas ankaŭ portreto kaj intervjuo je profesoro G.F. Nikolai, kiun vi sendube konas, ĉar li instruas en via Universitato. Nu, antaŭnelonge mi ricevis de tiu fama aŭtoro de Biologio de l’ Milito leteron el kiu mi citu almenaŭ frazon, kiun mi substrekis per ruĝa krajono:

"La celojn de la esperantistoj mi konas kaj tutkore aprobas." En alia parto de sia letero s-ro Nikolai diras, ke li scipovas legi esperanton. Se okaze la aŭtoritato de famuloj povus favore influi sur vin, mi povas mencii, ke Henriko Barbus (Barbusse), Romen Rolan (Romain Rolland), la glore fama scienculo Alberto Ajnstejn (Einstein), inter aliaj, bonvolis siavice esti honorprezidantoj de kongresoj de S.A.T. En 1926, nia organizo okazigis sian Sesan Kongreson en Leningrad kaj tiam eĉ la tiama popolkomisaro Lunaĉarski konsentis ankaŭ esti ties honorprezidanto.

Ĉar mi menciis la nomon Barbus, vi permesu, ke mi citu unu el liaj multaj diroj, favoraj al la lingvo universala: "Esperanto estas la A, Bo, Co de la internaciismo…"

Tiaokaze mi ne povas deteni min diri, ke se la fama verk-