Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

isto parolis prave, tio signifas, ke li mem estis analfabeta internaciisto, ĉar li ne ellernis tiun lingvon. Kaj ĉiuj anoj de la diversaj Internacioj, kiuj ne estas esperantistoj, ankaŭ estas tiurilate analfabetaj.

Se tio ne estus ekstertema, mi povus longe priparoli kritike tiun fakton kaj montri ties bedaŭrindajn konsekvencojn. Mi nur diros, ke estas ĉiam preferinde atenti la farojn de homoj ol iliajn dirojn. Faktoj estas pli konvinkaj ol paroloj. Verba movent, exempla trahunt (paroloj emocias, ekzemploj altiras), diras latinistoj. Kaj, rilate al la teorioj, kiuj malatentas la faktojn, mi anticipe diru, ke ili estas nur vana ĵonglado pervorta.

*

Esperanto estas viva lingvo. Tamen, malgraŭ ĉiuj faktaj pruvoj, kiujn oni povas kolekti, la plimulto el la lingvistoj daŭre neas la eblon starigi universalan lingvon. Ekzemple, en la tre serioza ĵurnalo franca "Le Temps" (La Tempo), n-o de la 28-a de februaro 1940, oni povis legi frontpaĝe jenon:

"Scienculoj demonstris, ke lingvo komuna al ĉiuj homoj estas ĥimero kaj ke la multlingveco estas nepre necesa. Ili plie demonstris, ke lingvo konsistigas per si mem propran organismon, kiu fidele spegulas la apartan karakteron de l’ popolo, kiu ĝin parolas, kaj kiu, siaflanke, reagas laŭ decidiga maniero sur la disvolviĝon de la spirito de tiu popolo."

Eble ne ĉio estas erara en tiu aserto. Laŭ mia propra sperto volonte mi konsentas, ke la praktikado de iu difinita lingvo povas influi sur la menson de ties praktikantoj. Kaj tial ke ĉiuj naciaj lingvoj estas plenaj je mallogikaĵoj kaj ridindaj esceptoj, eble estas kelkrilate pro tio, ke la mondhistorio plenas je krimoj kaj frenezaĵoj. Kaj oni sekve povas sin demandi, ĉu la praktikado de simpla kaj racia lingvo, kia estas esperanto, ne havos bonan influon sur la evoluon de l’ homaro?

Sed nun ne temas pri tio kaj mi ne volas tro paradoksumi. Mi ja nur celas konigi al vi la ĝeneralan opinion de lingvistoj, nome, ke ĉiu lingvo konsistigas per si mem vivan organismon kaj sekve, ke la pretendo artefari lingvon iel similas al la provoj retorte krei vivan estaĵon.

Tiun tezon, ekzemple, defendas d-ro Albert Doza (Dauzat) en sia verko "La Philosophie du langage" (Prilingva Filozofio) nove aperinta en 1927; same profesoro J. Vendries en "Le Langage. Introduction Linguistique à l’Histoire"