Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

(La Lingvoj en la Nova Eŭropo), eldonita en 1918, li dediĉis tutan ĉapitron al la artefaritaj lingvoj kaj el ĝi mi citos tre karakterizan ateston pri esperanto:

"La eblo starigi artefaritan lingvon, facile lerneblan, kaj la fakto, ke tiu lingvo estas utiligebla, estas pruvitaj per la praktiko. Vana estas ĉiu teoria diskutado: esperanto funkciis."

Kaj li klarige aldonas:

"Lingvo estas socia institucio tradicia. La volo de l’ homo senĉese intervenas en la lingvo."

Sed mi ne volas trompi vin kaj do ne kaŝos, ke ne senrezerva estas la aprobo de l’ fama lingvisto. Ekzemple, li neas, ke esperanto povas havi literaturan valoron. S-ro Meje mortis antaŭ du jaroj. Nu, mi petas pardonon al lia ombro, sed mi asertas, ke li ne sufiĉe zorge viŝis siajn okulvitrojn, kiam li komplezis esploreme ekrigardi al esperanto. Mi ne estas poeto, nek literaturisto, kaj povus kontentiĝi per la atesto de la eminenta scienculo. Sed estas fakto – kaj tion mi persone bedaŭras – ke esperanto estas pli uzata por literaturo ol por tekniko.

Cetere, Zamenhof mem, tuj ĉe la komenco de sia elpensaĵo, ekrajdis Pegason kaj donis al ni poeziaĵojn, iom naivaj, sed emociplenaj, kaj kiuj baldaŭ kaptis la koron de la unuaj adeptoj de la nova lingvo. La Vojo, Ho! mia kor’ estas ankoraŭ nun ŝate deklamataj kaj aŭskultataj en preskaŭ ĉiuj esperantaj grupoj. Kaj la himno La Espero estas kutime kantata ĉe la komenco kaj fino de esperantaj kongresoj.

Mi jam diris mian bedaŭron, ke esperanto ne estas pli uzata por verkoj de scienco kaj flegma racio. Sed la demando ne koncernas miajn preferojn; temas konstati faktojn. Jen unu tute freŝdata. Ĵus aperis ĉi tiu 272-paĝa volumo, Leteroj de E. Lanti, kiu konsistas el leteroj, kiujn mi skribis en diversaj partoj de l’ mondo kaj kiujn eldonis miaj amikoj. Nu, eble netrafe, sed sen ia dubo bonintence, ili almetis, iel antaŭ-parole, relative longan poeziaĵon, kiun dediĉis al mi hungara samideano, kiam mi forlasis Eŭropon.

Pri la literatura valoro de esperanto mi mem ne havas opinion. Sed mi povus citi multe da atestoj favoraj. Jen almenaŭ unu de homo, kiu persone ne timis komplimenti al la Muzoj en la Zamenhofa lingvo mem. S-ro Karlo Boduen (Baudoin), profesoro ĉe la Universitato de Ĝenev (Svisio) skribis interalie jenon:

"En la diskutoj pri internacia lingvo oni ne sufiĉe atentis