Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

jenan flankon de la demando: inter la diversaj projektoj ĝi (esperanto) estas la sola lingvo literatura kaj per tio akiris vivon kaj estas vivkapabla. Esperanto realigis ĉi tiun lertaĵon ekvilibri la muzikon kun la algebro, la emociecan esprimkapablon kun la logikeca esprimkapablo…"

Por la personoj, kiuj volus kontroli ĉe la fonto tiun entuziasman ateston, mi aldonu, ke ĝi aperis en la revuo "Clarté" (Klaro), la 17-an de julio 1920. Tiun gazeton eldonis tiutempe Henriko Barbus en Paris.

La fakto, ke esperanto estis ĝis nun pli uzata por literaturo ol por scienco kaj tekniko estas, miaopinie, klarigebla per tio, ke ĝenerale la esperantistoj estas idealistoj, homoj, kiuj revas pri homaro pli bonstata ol la nuntempa, pri senmilita mondo, en kiu regus interfrateco. Mi konfesas, ke tia celo estas vere tre malaktuala; kaj eble tio klarigas, kial la mondlingva movado ne progresas proporcie al la fervoro de siaj adeptoj.

*

Mi konjektas, ke inter la afabla aŭskultantaro estas kelkaj personoj, kiuj preferus aŭdi, ĉu esperanto estas facile lernebla. Al tiu demando mi respondas: jes kaj ne. Jes, se temas nur akiri la kapablon legi kaj komprenigi sin; ne, se oni celas eltrovi la kaŝitajn trezorojn, kiujn ĝi entenas. Por funde koni esperanton, necesus esti tute forgesinta sian gepatran lingvon; necesas, plie posedi laŭ tre alta grado logikecan, raciecan pensmanieron. Neniu nuntempe scipovas senmanke la artefaritan lingvon. Ties aŭtoro mem ne sukcesis tute senigi sin je la influo de naciaj idiomoj dum la praktikado de sia propra elpensaĵo.

Sed kredeble mi nun emas paradoksumi. Kiu lernas nacian lingvon, tiu ne celas ĝin uzadi pli bone ol ties klgsikuloj. Sufiĉas scii legi iliajn verkojn kaj ĉefe esti kapabla komprenigi sin ĉe hotelo aŭ restoracio, se oni troviĝas en la koncerna lando. Por akiri tian scion de esperanto, oni bezonas dudekoble malpli da tempo.

Antaŭ proksimume dek kvin jaroj, mi legis, ke s-ro Bode (Baudet), tiam prezidanto de la Paris-a Komerca ĉambro, metis en sian poŝon esperantan gramatiketon kun vortareto, kiam li ekveturis al Italio, por ĉeesti, en Milan, konferencon, organizitan kun la titolo Esperanto kaj Komerco. Dum la vojaĝo s-ro Bode dediĉis sian tutan tempon al la lernado, kaj du tagojn poste li povis legi raportojn kaj