Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kompreni preskaŭ ĉion el la esperantaj paroladoj. Mi ne scias, ĉu tio estas tute vera. Je tia "heroaĵo" mi mem ne estus kapabla. Sed mian nekapablon pri lingvolernado mi jam konfesis al vi. Kaj malgraŭ tio, estas fakto, ke mi tamen sukcesis akiri pli perfektan scion de esperanto ol de mia gepatra lingvo. Ne miru vi! Prefere aŭskultu la opinion de la jam menciita lingvisto, A. Meje, pri tiu naciaĵo:

"La uzado de la franca lingvo fare de duonklerulo ridetigas preskaŭ ĉe ĉiu frazo tiujn, kiuj, dank’al sia ĝenerala kulturo kaj al la lernado, kiun ili faris pri la ekzakta signifo de l’ vortoj, scipovas sian lingvon… Necesas ne konscii pri malfacilaĵoj por konsenti sen timtremo skribi kelkajn liniojn en franca lingvo."

Kaj tion diris tiu eminenta fakulo rilate al la francoj mem! Kiom da tempo devas do dediĉi alilandulo, por funde scipovi la lingvon de Volter kaj Anatol Frans (France)? Kaj la samon oni povas diri pri ĉiuj aliaj lingvoj naciaj.

Ĉar intence mi limigas min je faktoj, jen unu tre freŝdata. Ĝi troviĝas en letero skribita en Buenos Aires, la 16an de ĉi tiu monato. Ties subskribinto estas juna komizo. Aŭskultu lian konfeson:

"Kion mi scias, tion mi mem lernis; mi ja vizitis lernejon nur ĝis la tria klaso kaj en provinco, kie instruistinoj ĝenerale ne estas tre kleraj. Poste mi devis helpi miajn gepatrojn kaj nur tre malofte havis la okazon ĉeesti specialajn kursojn. La hispanan lingvon mi malbone skribas kaj parolas; se lastatempe mi iomete kleriĝis, estas dank’al esperanto. Lernante ĝin, mi ja ankaŭ lernis la nacian lingvon."

Ĉu do ne kuŝas en tiu konfeso de simpla homo plej bona pruvo pri la facila lernebleco de esperanto? Kaj ĉu ne estas ankaŭ tre notinda la fakto, ke esperanto helpas lin lerni sian gepatran lingvon? Longan komenton mi povus fari pri tiu lasta punkto, se tio ne estus ekster la kadro per kiu mi limigis min. Kaj se iu inter la aŭdantaro havus la plej etan dubon pri la aŭtentiko de ĉi tiu dokumento, li povas sin turni al mia korespondanto, Johano Sabate, Gazcon 1454, Buenos Aires.

Tiaj faktoj estas grandnombraj. En Francio pluraj laboristoj faris al mi similan konfeson; kaj mi povis rimarki, ke ili uzis esperanton pli korekte ol la francan lingvon.

Sin bazante sur tiaj kaj similaj faktoj, oni rajtas aserti, ke se la lernado de fremdaj lingvoj estus ĉie anstataŭata