Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/51

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

per tiu de esperanto, rezultus de tio grandega ŝparo da tempo kaj energio kaj tre profitus la homa interkompreniĝo.

Kial do tia simpla kaj racia solvo ne ankoraŭ sin trudis? Mi ne estus embarasata, por respondi tiun demandon, sed tio postulus relative longan priparoladon kaj ĝi estas ekster mia temo. Mi ja celis nur pruvi, ke esperanto estas viva lingvo, kaj mi kredas esti farinta tion pli-malpli konvinke…

*

Kaj nun ne demandu min, ĉu mi kredas je la definitiva sukceso de mia kara lingvo. Por mi, persone, ĝi jam venkis, ĉar de kvar jaroj mi rilatas nur kun esperantistoj. Per esperanto mi akiris geamikojn, ĉie, kien mia migremo puŝis min. Se mi ne timus paroli tro paradokse, mi konfesus mian maloftan nedeziremon, ke ĉiuj homoj parolu esperanton. Ial mi ja preferas, ke la esperantista popolo, dislokita tra la tuta mondo, konsistu ĉefe el idealistoj, similaj al mi, kiu tre ofte havas la senton esti naskiĝinta tro frue en tro malnova mondo…

Mi eĉ konfesos al vi, ke en ĉi tiu milita tempo mi preskaŭ bedaŭras esti esperantisto. Mi havas geamikojn en Danio, Norvegio, Britio, Germanio, Italio, Japanio ktp. – eĉ en Francio!… Se mi ne estus lerninta la artefaritan lingvon, estas tre verŝajne, ke da ili mi havus nur en ĉi tiu lasta lando, kie mi hazarde naskiĝis kaj edukiĝis, kaj sekve timus kaj kompatus nur pri francoj. Tio verŝajne ŝajnas al vi nekredebla, nekomprenebla, sed estas nur iaj provincoj de mia patrio Esperantio.

Se troviĝas inter vi idealistoj – kaj pri tio mi ne volas dubi – kiuj deziras akiri la esperantan civitanecon, tiuj eksciu do, ke oni povas lerni esperanton eĉ sen la helpo de instruisto. Mi mem lernis ĝin ĉe la fronto dum la milito el 1914-18 – kiu devis esti la lasta… Kiam mi estis mobilizita, tiam mi kunportis en mia dorsosako lernolibron kaj vortaron, kaj ĉirkaŭ la fino de 1915 mi jam povis korespondi en esperanto.

Tiu lingvo havas vere mirindan econ: du homoj, loĝantaj antipode unu de la alia, kiuj lernis ĝin nur per libroj, povas tamen interkompreniĝi, se hazarde ili renkontas unu la alian. Ĉar mi alprenis kiel metodon argumenti nur per mencio de faktoj, mi finos, konigante al vi unu, kiun vi povos tuj kontroli. Mi ekvidas inter la aŭskultantoj iun, kiu ne komprenas mian nunan paroladon, nome s-ron Garcia. Ĝis antaŭ ses monatoj, tiu junulo neniam havis la okazon paroli en