Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

esperanto kun fremdulo. Nu! kiam mi venis en Santiagon kaj renkontis lin, tiam ni tuj povis interkompreniĝi.

Estimataj aŭskultantoj, bonvolu permesi, ke mi traduku mian diron al s-ro Garcia, kaj poste li mem povos atesti, ĉu mi diris aŭ ne la veron.

(S-ro Garcia ekstaris kaj hispanlingve konfirmis la diron).

Gesinjoroj! mi preterlasis fari historian skizon pri la multaj artefaritaj lingvoj. Tio tamen estus al mi tasko tre facila, kaj mi povus senpene alpreni sintenon de erudiciulo. Mi volis limigi min nur je la mencio de esperanto, tial ke ĝi fakte estas la sola, kiu sukcesis fariĝi viva. Mi menciu tamen Volapukon, kiu vivetis dum kelkaj jaroj kaj mortis en 1884, tial ke la sperto montris, ke ĝi ne estis tute taŭga. Male, evidentiĝis, ke esperanto perfekte solvas la problemon pri tutmonda interkompreniĝo. Ĉiuj lingvaj projektoj, kiuj naskiĝis post esperanto, restis nur… projektoj. Oni ne malkovras dufoje Amerikon…

Konvenus, ke mi priparoletu la strukturon de la lingvo elpensita de d-ro Zamenhof el Polio. Tion mi tamen ne faros, tial ke mi ne devas trolongigi mian paroladon, kaj precipe tial ke tia priparolo iel ŝajnas al mi superflua. Se inter vi kelkaj personoj konvinkiĝis pri la utilo de universala lingvo, tiuj havas kiel devon lerni esperanton. Tion farante, ili mem konstatos ties simplon, regulecon, logikecon kaj senliman kapablon je termina pliriĉiĝo.

Kiel mi diris al vi komence, jam de 4 jaroj mi estas for el Francio, kaj la lingvo de la lando, kie mi naskiĝis, preskaŭ fariĝis fremda al mi. Kaj – ĉu tio estas konfesinda? uzante nun nacian lingvon, mi spertas senton, kvazaŭ mi pekas; mi kredas aŭdi riproĉojn de la anoj el mia regno ideala Esperantio.

Tamen la franca lingvo ludis dum longa tempo la ĉefan rolon en la internaciaj rilatoj, ĉefe sur la diplomatia kampo. Sed forpasis tiu lingva hegemonio. Ĉe la Ligo de Nacioj, en Ĝenev, kaŝa lukto okazis inter la angla kaj franca lingvoj. Kaj el tio oni povas konkludi, ke neniu nacia lingvo povas esti akceptata kiel internacia – krom se la brit-usona imperialismo konkerus definitive la tutan mondon…

Restas al mi nur danki vin pro via atento kompleza. Estu tamen aldonite, ke mi estas preta respondi al la demandoj, kiujn eventuale vi dezirus fari.

E. LANTI
(Tiun paroladon Lanti faris franclingve en la Universitato de Santiago, 29-4-1940. Ĝi aperis en esperanto en "Sennaciulo", julio 1946)