Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

aludas nian esp-an aferon. La revoluciuloj, kiuj eĉ ne kapablas liberigi sin de la nacieca lingva influo estas vere tro stultaj por efike labori por la starigo de paca, harmonio tutmonda. Kaj la esp-istoj, kiuj kondutas kvazaŭ ili ne estus tiaj, ŝajnas al mi same malsaĝaj kiel estus kamparano, kiu surmetus siajn dimanĉajn vestojn por prizorgi sterkon.

Eble mi jam skribis tion al vi, sed mi ne laciĝos ripeti: Nuntempe la sola devo, kiun havas konscia sennaciisto, tio estas fari ĉion eblan, por ne viktimiĝi en la frenezaĵoj de naciistoj kaj internaciistoj. Sed tion ili eĉ ne devas diri publike…"

EL LETERO AL PARIZAJ SAT-ANOJ
Santiago, 5-2-1940

"… Jam de pluraj jaroj mi havas la senton, ke mi vivas en granda frenezulejo, el kiu ne eblas forkuri. Sed lastatempe pli forta ol iam ajn antaŭe estis tia sento. Ĉar ne eblas al mi freneziĝi por adaptiĝi al la medio, nemalofte mi cerbumadas pri la demando, ĉu ne estus saĝe imiti al niaj gek-doj Aspes kaj Bubo…

Sendube vi pensos, ke nun mi troviĝas en mondparto, kie la homoj ne estas tiel frenezaj kiel en Eŭropo. Estas vere, ke sur la Amerika kontinento ne tondras nun mortige kanonoj, nek eksplodas bomboj. Tamen mi ne havas eĉ ombron da dubo, ke la ĉi tieaj homoj estas same frenezaj, kiel tiuj el Eŭropo. Ili estas ĝismedole infektitaj per la malsano, kies nomon vi mem konas; nur la stato de la infekto nun ne estas akuta. Ĉilio estas unu el la plej infektitaj landoj kaj tamen nenie alie mi vidis tiom da mizeruloj, da almozpetantoj kaj da ĉifonvestitaj homoj. Estas apenaŭ kredeble! Sed ĉiuj fieras pro sia ĉileco. Kaj ili eĉ havas ĉiujare specialan feston (Fiesta del Roto Chileno) por soleni sian ĉifonulecon…

La esp-a movado apenaŭ ekzistas. Prezentu al vi, ke la surpapere ekzistanta ĉilia Esp-Ligo havas prezidanton kiu neniam lernis, nek lernos nian lingvon. Fakte mi rilatas, de tempo al tempo, nur kun du esp-istoj. Vi do facile komprenos, ke mi sentas min ekzilita. Tial viaj rakontoj pri la Kopenhaga Kongreso forte vibrigis la kordojn de mia koro kaj mi nun sopiras al regiono de Esperantio, iom pli loĝata ol la ĉi tiea. Vi sendube komprenas, ke mi aludas al mondo, kie la homeco superregus la naturan amon, kiun povas senti homo por la loko, kie li naskiĝis aŭ longe vivis.