Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ĉu eblas esperi, ke tia homeco, kiun oni povas sperti en la diversaj ĉefurboj de Esperantio, t.e. la urboj, kie okazas SAT-Kongreso, iam fariĝos ĝenerala? Mi ne scias. Almenaŭ mi ne dubas ke ĉio, kion oni povas fari tiucele igas la vivon vivinda. Kaj tiurilate la SAT-Kongresoj havas netakseblan meriton. Viaj simplaj rakontoj pri spertoj dum la Kopenhaga Kongreso pruvas tion al mi tre klare.

Kaj tia konstato, parenteze dirite, sentigas al mi naŭzon ĉe la penso, ke ekzistas homoj, kapablas bonuzi nian lingvon, kaj kiuj tamen ne partoprenas la esp-an vivon, tial ke per tio ili ricevus neniom da profito, tial ke ilia politika kariero povus eĉ iom domaĝi pro elmontro de esperantisteco – Tial ke ne eblas marksiste pravigi nian movadon…

Mi ne konas la celon al kiu sin direktas la Homaro; mi eĉ ne scias, ĉu ĝi havas celon. Sed pli kaj pli firmiĝas mia konvinko, ke la idealismo, la religieco (ne dogma; mi uzas la vorton laŭ ĝia etimologia senco) estas same necesa, por unuigi la popolojn, kiel ĉiaj utilaj teknikiloj.

Tial ke malofte mi rilatas ĉi tie kun esp-istoj, mi sentas min nun en ekzilo. Sed per la cerbo, per la koro mi estas kun vi, karaj SAT-Amikoj, kaj mi emas kredi, ke iaj nevideblaj fadenetoj interligas nin.

Ni ĉiuj provu vivi saĝe, eĉ inter frenezuloj, kaj vi memoru la konsilojn de E.L. Itanŝa en sia artikolo kun titolo: Ĉiu plenumu sian devon ("S-ulo", nov. 1937).

Elkoran saluton de via
E. Lanti"
 


EL LETERO AL K-DO D.
Santiago, 15-9-40

"… Jes, vi pravas, en Eŭropo la esp-a afero eniris katakomban periodon. Sed mi scias, ke en Germanio ni havas bonajn kaj fidelajn amikojn. Mi tenas leteron de unu K-do el Bilefeld, ricevitan kelkajn tagojn antaŭ la eksplodo de l’ milito, en kiu li diras, ke esp-o vivos en li ĝis lia morto. Kaj lia filo ne timis iri renkonte al la karavano el kongresanoj, kiuj transiris Germanion, voje al Kopenhago. Tiu K-do, kies nomon ne necesas, ke mi menciu, sciigis min pri aliaj eks-SAT-anoj, kiuj pensas kaj sentas tute kiel li mem. Tiu K-do estis pli kuraĝa ol aliaj; li ja neniam rezignis korespondi kun mi, post la venko de Hitler. En "Leteroj" la 37-a kaj 43-a estas al li adresitaj. Tio pruvas, ke la teruro estas eĉ iom malpli granda en Hitlerio ol en Stalinio.