Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

konsentis amike rilati kun ateisto. Sed mi opinias, ke se mi mem estus maltolerema, insultema ktp. neniel mia tia konduto povus efiki malkredige sur tiun pastron.

Kvankam mi ne kredas je la ekzisto de dio, tamen jam de kelkaj jaroj mi ne plu nomas min ateisto. Nei la ekziston de dio estas ia kredo. Nei ja estas aserti. Sed estas evidente, ke la Dio el la Biblio ŝajnas al mi vera monstro, neniel adorinda. La tuta Malnova Testamento parolas preskaŭ nur pri la kolero, venĝemo, murdado de la "Eternulo Cebaot". Estas al mi evidente, ke tian monstron elpensis la tiamaj hebreoj mem. Nu, mi sufiĉe babilis pri tiu temo…"

EL LA NOTLIBRO DE LI-ŜI
Meksiko, 29-5-41

1. Volupto estas ia spiro - aŭ ŝvito de la eterna plasmo universala.

2. Vi ne amas vir(in)on, se vi ne kapablas senti specialan plezuron ĉe la penso, ke li-ŝi nun ĝuas volupton en alies brakoj.
3. Ho! plifortiĝas mia amo al mia amat(in)o ĉe la ekscio, ke li-ŝi povus sentigi volupton al tiu bonkora kriplul(in)on.
4. Mi preferus morti pro malsato, ol partopreni festenon, al kiu mi ne estis invitata…
5. Vi malsatas kaj ne mi, tamen mi konsentas volonte doni al vi manĝaĵon. Virino kaj ne viro kapablas fari tian komplezon. El tio oni do povas konkludi, ke la virino superas la viron.
6. Vera amo gea ĉiam entenas amoron, sed ne ĉiu amoro entenas amon.
7. Amoro povas esti arto el la plej delikata kaj subtila speco, sed en tiu fako artistoj ankaŭ estas malmultaj.
8. Gravediĝo estas ia absceso de la universala plasmo. Kaj ju pli da arteca amoro, des malpli la universala plasmo malsaniĝas.
9. Ne ĉiu palato povas ĝue gustumi ĉampanon; ne ĉiu vizitanto de la insulo Citereio kapablas ĝuadi ties belaĵojn kaj ravan klimaton; ne ĉies oreloj taksas ĝuste muzikaĵon de Betoven; ne ĉiu cerbo kapablas kompreni filozofion; ne ĉiu mistikemulo sukcesas atingi ekstazon. Kiu posedus ĉiujn tiujn kapablojn, tiu estus dio.
10. Ekstazo estas ia senalkohola ebriaĵo, ia senseksa volupto,