Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ia sencerba penso, ia senorgana vivo nepersona.
11. – Ĉu via konscienco riproĉas al vi?

– Ne!…

– Kiel do vi zorgas por ke neniu eksciu pri via faro?

– Tial ke mi timas malaprobon de miaj konatoj.

– Sed ĉu ili mem ne agus same kiel vi en samaj kondiĉoj kaj cirkonstancoj?

– Mi kredas ke jes…

– Vi do ĉiuj estas hipokrituloj…
12. Bestoj ne ebriiĝas, ne falas en ekstazon, sed ili povas sperti volupton. Bedaŭrinde por ili – aŭ feliĉe – ili ne kapablas rezonadi pri ĝi.

PAROLADO ĈE RADIOSTACIO X.E.W.I
Meksiko, 31-5-41

Estimataj geaŭskultantoj,

En mia antaŭa babilado mi konigis al vi, en ironia formo, mian spiritostaton tiaman. Ĉu vi ĉiuj ĝuste komprenis? Estas dube. Ne sufiĉas esti samlingvanoj, por ĉiam perfekte interkompreniĝi. Necesas plie, ke la parolanto kaj aŭskultantoj estu en la sama spiritostato kaj havu la saman intereson pri la temo. Tiaj kondiĉoj tre malofte ekzistas.

Aliflanke, oni devas scii, ke, krom se temas pri sciencaj aŭ teknikaj terminoj, la vortoj ne ĉiam havas tute precize la saman signifon. Lingvistoj instruas, ke la vera senco de vorto varias laŭ cirkonstancoj, laŭ la humoro de la parolanto kaj sekve ankaŭ laŭ tiu de la aŭdanto. Samaj aŭskultantoj povas do ne tute same kompreni la aŭditajn vortojn.

Eĉ rilate al teknikaj terminoj, povas okazi, ke homoj ne havas pri ili tute precize la saman komprenon. Ekzemple, ekzistas personoj, por kiuj la tempo pri rendevuo signifas iun difinitan horon, iun precizan minuton, dum por aliaj, temas nur pri malpreciza momento en la mateno, tagmezo aŭ vespero. Ne ĉiuj homoj ja alvenas akurate ĉe kunveno aŭ rendevuo. Kaj horaro de fervojo havas precizan signifon por pasaĝeroj, nur se la trajnoj foriras je la difinita tempo.

Kelkparte mi parolis ironie, kaj vi scias, ke la ironio konsistas en tio, ke oni diras la malon je tio, kion oni pensas. Jen stranga esprimmaniero, ĉu ne? Sed konvenas ne forgesi, ke etimologie, la vorto ironio havas demandan signifon. Kiam mi diris mian emon dizerti el Esperantio