Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj reiri en mian patrion, Normandio, por tie bataladi, por ke ĝi liberiĝu el la jugo de Francio kaj akiru sian noblan sanktan suverenecon, tio iel signifis demandi vin: "Ĉu tiel mi faru?"

Personoj, kiuj ne scias tion, kio estas Esperantio kaj kiuj batalis mem por la sendependigo al sia naskiĝlando, ekz-e, Irlandanoj, Ĉekoj, Poloj, Araboj, Koreoj, k.a., tiuj certe ne komprenus la ĝustan sencon de miaj paroloj kaj sen heziti ili pensus: "Certe! li devas reiri en sian patrion, se li havas oportunon." Sed malnovaj esp-istoj, kiuj konas min persone aŭ per miaj skribaĵoj, ne povus kredi, ke tion mi fakte emis fari.

Tio klare pruvas, ke la ĝusta signifo de parolo dependas de diversaj cirkonstancoj. Se estas aŭdintoj de mia antaŭa parolado, kiuj miskomprenis ties kelkajn partojn, ili do bonvolu memore noti, ke neniel mi intencas dizerti el Esperantio.

Vere ne mankas tialoj, kiuj povas veki dubon en nia spirito kaj nutri pesimismon en nia animo pri la sukceseblo de mondlingvo. Sed oni ankaŭ povas trovi esperigajn motivojn. Verŝajne, en la komenco de sia partopreno en nia movado, ĉiu esp-isto havis pli-malpli forte la iluzion, ke nia lingvo rapide disvastiĝos. Kaj, post kelkaj jaroj, ĉe la konstato, ke la granda publiko tute ne atentas aŭ eĉ mokas nian aferon, multaj seniluziiĝis kaj forlasis la movadon.

Ĝenerale, la personoj, kiujn interesas nur la lingva flanko de la esp-a afero, tiuj ne restas al ĝi longe ligitaj. Mi aludas al tiuj filistroj, kiuj lernis nian lingvon, nur pro motivoj profitcelaj.

Ĉe tia konstato mi jam delonge konvinkiĝis, ke la disvastiĝo de sennacieca lingvo povas okazi nur paralele al la aliiĝo de la homa menso. Por mi estas klare, ke la nuna freneza stato de l’ mondo kaj la indiferento de l’ publiko por nia afero havas la saman kaŭzon.

La homa menso estas ia komplekso el du ĉefaj tendencoj: unu estas mistike spekulativa kaj la alia racieca. Mi kredas, ke ĉi tiu lasta tendenco pli kaj pli malvolviĝos malprofite al la unua, kaj tiel pli kaj pli taŭgiĝos la grundo, por la dissemado de la esp-aj grajnoj. La scienco kaj ĝiaj teknikaj aplikoj influas ja favore al la malvolviĝo de la racieca tendenco. Sed oni devas ne malatenti la fakton, ke, ekster sia fako, eĉ scienculo povas esti superregata de la mistike spekulativa tendenco.