Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/61

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

misma spiritostato estas bedaŭrinda, se ĝi malebligas agadon: sed blindeta optimismo iel estas danĝera; tial ke eventuala malsukceso povas forblovi ĉe entuziasmaj optimistoj ĉian agemon pluan. Optimistoj, ekz-e, sin turnis al la Ligo de Nacioj, por atingi alprenon de esp-o. Vanaj klopodoj! naiva espero: esp-o sukcesos nur per la espistoj mem…

Nia plej grava tasko nuna estas teni nian lingvon viva; estas lertiĝi en ĝia uzado. Eĉ Hitler kaj Stalin ne povas malebligi tion. Tiuj tiranoj ne kapablas tute malhelpi, ke en la landoj, kie ili perfortas, esp-istoj parolu hejme en nia lingvo, traduku librojn, pensu, preĝu en esp-o. La estonto dependas de la estanta embrio, kiun konsistigas la nunaj esp-istoj, disaj tra la tuta mondo.

Per laŭcela praktikado de nia lingvo oni kvazaŭ eniras novan mondon, novan vivon, kaj spertas specialan, ne facile klarigeblan plezuron de la konscienco, ĉe la penso, ke oni ne havas respondecon en la internaciaj frenezaĵoj, kiuj faras el la tero inferon.

Karaj gesamideanoj! ni persiste penadu per ĉiuj fortoj fariĝi ĝisostaj, ĝismedolaj esp-istoj kaj ni tiel boncele uzos nian tempon kaj energion. Kiuj volas konstrui pacan mondon kaj ignoras esp-on, tiuj similas al infanoj, kiuj marborde faras konstruojn el sablo.

Hardiĝu nia volo, fervoriĝu nia koro kaj ne laciĝu niaj manoj, por hisi kiel eble plej alten la verdan standardon…

E. Lanti


TRIA PAROLADO ĈE RADIOSTACIO X.E.M.I.
Meksiko, 9-8-41

Estimataj gesamideanoj,

Jam forpasis pli ol du monatoj, de kiam mi babilis antaŭ ĉi tiu aparato. La temo de mia antaŭa parolado estis niaj lingvo kaj movado.

Hodiaŭ mi priparolos la saman demandon, tial ke ĝi estas plurfaceta.

Mi diris, ke ne mankas motivoj por esti pesimista rilate al la finvenko de nia afero. Sed oni eĉ povas argumenti, ke dio, almenaŭ tiu de la Malnova Testamento, ne volas, ke ekzistu nur unu sola lingvo. Por pravigi mian diron, mi malfermu la Biblion. Sur la paĝo 12-a de la esp-a eldono