Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estis eldonata en Sovetio. La teskto plenigas 3 paĝojn de la menciita gazeto kaj sekve ne eblas, ke mi tute legu ĝin al vi. Almenaŭ necesas, ke mi diru, ke tiuj tezoj havas kiel bazon jenan eldiron de Stalin: "… la naciaj lingvoj devos neeviteble kunfandiĝi en unu komunan lingvon…"

Per kia miraklo tiu kunfandiĝo okazos? vi eble demandas vin. Tian demandon mi ne povas respondi, tial ke en la tezoj mankas ĉia klarigo pri tio. Sed ŝajne ties verkintoj havas neniun dubon, ke tiel okazos, ĉar ili konkludas jene:

"La kunproksimiĝo de naciaj lingvoj, kiu kondukos al unu monda lingvo, okazas sendepende de esperanto."

Cetere, Lenin mem estis kontraŭulo de nia lingvo, kiel asertis lia fratino, J. Uljanova, dum 1930 en rusa revuo. Kaj al la urbestro el Stokholm, Karl Lindhagen, kiu dum konversacio provis interesigi la faman bolŝeviston pri esp-o li respondis: "Ni jam havas tri mondlingvojn kaj la rusa estos la kvara."

Rilate al la opinio, ke la naciaj lingvoj iam kunfandiĝos en unu solan, eble utilas rimarkigi, ke ne estas videbla ia ajn signo pri tio. Estas vere, ke samaj terminoj, sciencaj kaj teknikaj, eniras la vortaron de ĉiuj naciaj lingvoj, sed tio neniel influas sur ilian strukturon kaj karakteron. Ekzistas eĉ tendenco "purigi" la naciajn lingvojn je ĉio fremda. Sekve, la opinio, ke iam la naciaj lingvoj kunfandiĝos estas absolute fantazia kaj povus okazi nur per ia miraklo.

Sed la apero de la Staline ortodoksaj tezoj havis kiel rezulton, ke en Sovetio la floranta esp-a movado velkis iom post iom, tiagrade, ke "La Nova Etapo", en kiu ili estis publikigitaj, jam de longe mortis. Sovetlanda Esperantista Unuiĝo ĉesis funkcii kaj la esp-a movado en Stalinio eniris katakomban periodon. La verda standardo ne plu flirtas en Moskvo…

Kaj nun ni rigardu al Berlino. En 1935 aperis en Germana Scienco, Eduko kaj Popola Klerigo, oficiala organo registara, jena klarigo pri nia afero: "La zorgo pri artefaritaj mondlingvoj kiel esperanto ne havas lokon en la nacisocialista ŝtato. La uzado de tia lingvo kaŭzas malfortigadon al la esencaj valoraĵoj de la popola karaktero…"

Kaj la 20-an de junio 1936 la supera komandanto Himler dekretis: "…la kreo de internacia mikslingvo kontraŭas la principojn de l’ nacisocialismo kaj sekve ĉiuj artlingvaj organizoj estas nedezirataj kaj devas likvidiĝi…"

Ĉu do ni miru, ke en tiaj kondiĉoj nia afero stagnas?