Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Miriga estus la malo. Kaj tial mi diris en mia antaŭa parolado, ke ne mankas motivoj pesimisme influaj. Tamen mi certigas al vi, ke malgraŭ ĉio mi sentas min kore kaj anime ligita al la esp-a movado. Mi eĉ ne plu starigas al mi la demandon, ĉu esp-o venkos aŭ ne? Por mi ĝi jam venkis, ĉar de kvin jaroj mi vivas en Esperantio, en tiu senco, ke mi rilatas nur kun esp-istoj. De Narvik ĝis Velington (Nov-Zelando), de Paris ĝis Tokio, ĉie en mia migrado mi povis elturniĝi, dank’al la helpo de esp-istoj. Mi akiris geamikojn en ĉiuj mondpartoj kaj spertas, ke la Hitleranoj estas pravaj, kiam ili diras, ke la praktikado de artefarita, do sennacieca, lingvo povas nur difekti la naciecon ĉe ties uzantoj.

Jes ja, por mi esp-o jam venkis, kaj iafoje mi pensas, ke ne estas dezirinde, ke ĉiuj homoj lernu ĝin. Tion faru nur idealistoj, kiuj kapablas kompreni kaj ŝati la internan ideon Zamenhofan. Sed de tiaj homoj ekzistas milionoj kaj milionoj, kiujn ni ne ankoraŭ sukcesis varbi. Sekve, vasta estas nia kampo, kiam revenos pli favoraj cirkonstancoj ol nun.

Dume, karaj gesamideanoj, mi vokas al vi, por ke ĉiutage vi praktikadu nian lingvon dum pli-malpli longa tempo. Nuntempe la esp-istoj estas kvazaŭ grajnoj, kiujn oni devas teni bonstataj, ĝis la venonta semtempo. Ni esperu, paciencu kaj persistu. Ĝis!…

esperu,
E. LANTI.
 


EL LA NOTLIBRO DE ALFESTO
13-9-41

1. La homo inventis la biciklon kaj per ĝi plirapidigas sian iradon. Sed kiam la inventinto mem sidas sur sia propra elpensaĵo, tiam li fariĝas kvazaŭ sklavo de ĝi kaj nepre devas obei al specialaj leĝoj biciklaj.

2. Per si mem esp-o estas simple interkomprenilo, kaj oni praktikus ĝin nur kun samnacianoj, ĝi neniel difektas la nacian senton ĉe ties praktikantoj. Sed tia uzado estas sencela, ĉar samnacianoj ne bezonas sennaciecan lingvon por interkompreniĝi.

Zamenhof elpensis sian lingvon por faligi la barojn, kiuj apartigas malsamnacianojn. Kaj naciisto povas prave timi, ke longdaŭra kaj laŭcela praktikado de tia lingvo difektos la nacian senton de la esperantistoj.