Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/66

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

al persono, kiu posedas ebriigan likvoron kaj ne trinkas ĝin. Kaj neesp-isto, kiu celas interfratigi malsamlingvanojn, similas al homo, kiu tenas puran akvon en botelo sur kiun li gluis etiketon kun jena surskribo: eliksiro.

9. Celi la pliboniĝon de naciaj lingvoj estas same malsaĝe, kiel deziri la humaniĝon de l’ milito. Ĉina pliboniĝinta lingvo restos tamen ĉina kaj uzebla nur de ĉinoj, dum simpla, racia, sennacia lingvo estas uzebla de ĉiuj homoj.

10. Esperantisto, kiu celas plibonigi naciajn lingvojn, similas al kuracisto, kiu konus nepre efikan medikamenton kaj tamen preferas preskribi paliativojn.

11. Celkonscia kaj sincera mondlingvano povas nur bedaŭri, ke naciaj lingvoj estas lerneblaj de diversaj nacianoj kaj sekve deziri, ke tiaj lingvoj fariĝu pli kaj pli komplikaj kaj pli malfacile lerneblaj.

12. Ĉe multaj ne tre spertaj esp-istoj la nacieco sin venĝas per tio, ke ili senkonscie uzas en nia lingvo naciecajn esprimojn.

Cetere, por perfekte, senmanke scipovi esp-on, necesus esti forgesinta sian gepatran lingvon.

E. Lanti.
(Tiu artikolo aperis en "Satana Bulteno", n°6, novembro 1941)


MONOLOGE
12-11-41

Kiom kruelaj, senkompataj, estas la germanaj militistoj! Se unu el ili estas mortigita en Francio, tiam ili pafmortigas 100 francojn…

Ho jes!… Sed ĉu bona soldato povas esti sentema, kompatema? Ĉu ne estas tute normala lia penso, ke la vivo de unu sola samlandano lia pli valoras ol tiu de ĉiuj fremduloj?…

Jes, certe! Tiel devas pensi lojala, konsekvenca patrioto…

Pli kruela kaj eĉ nedireble naŭza ŝajnas al mi la faro de kiu frapas sian malamikon en la dorson, sciante, ke tio kaŭzos la morton de 100 senkulpuloj…

Nur spionoj en la servo de Ĉeŭrĉil aŭ de Stalin kapablas tion fari…

Kaj la fakto, ke ekzistas tiaj "homoj", igas min honti pro mia aparteno al la homa gento…

E.L.