Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/68

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

feliĉon, se okazus laŭ ĝia deziro.

9. Kiel trompa estas la espero, ke per daŭra, profunda kaj sincera pripensado oni povas akiri komprenon pri la naturo, pri la universo! Laŭsperte mi scias, ke ju pli oni meditadas, des pli da nerespondeblaj demandoj stariĝas.

Ĉe tia konstato ŝajnas al mi saĝe bildigi al si la vivon kiel nekompreneblan tragedi-farson. Kaj dependas de ni, ke la farsa parto pliiĝu malprofite al la tragedia.

Tial mi emas kredi, ke la plejo de homa saĝo estas ridegi ĉe multaj okazoj kaj rideti eĉ ĉe plorindaj.

Kaj la pleja arto estas ridigi…

10. Se la plimulto de germanoj kapablus ridegi, kiam seriozmiene parolas Hitler kaj se la britoj farus same, kiam ili aŭdas la hipokritajn asertojn de Ĉeŭrĉil, tiam la nuntempa teatraĵo ne havus tragedian aspekton.

11. Eĉ la plej bonaj semoj ne povas doni abundan rikolton en malfekunda grundo; kaj la plej fekunda, ne produktos abunde, se mankas bonaj semoj.

Iam, ial verkis, Iuelie.
(Tiu artikolo aperis en "Satana Bulteno" n° 6, Novembro 1941)


METAFIZIKE
Respondoj

Al K-do Medamoto – Via kompreno pri la signifo de la titolo de nia anĝela gazeteto estas erara; ĝi tute ne signifas: "organo de satanoj", kiel vi supozas kaj plie la titola vorto "Bulteno" ankaŭ havas tute specialan sencon. Jen estas la ĝusta klarigo: satano, ano, kiu satas je ĉia mensogo kaj ĉia perforto kaj kiu malsatas veron kaj pacon; bulteno, teno de bulo. La satanoj ja tenas bulon el vero, espero, persisto kaj amo, kaj tia bulteno donas al ili forton, kuraĝon, bonhumoron kaj iel ŝirmas ilin kontraŭ la danĝeroj de la granda frenezulejo, en kiu ili estas devigataj vivi…

Tia estas la vera, saĝa, ĝusta, scienca, ktp., difino pri la titolo de nia organo. Almenaŭ tiel komprenas ĝinBelinero.

(Tiu ŝerca artikoleto de Lanti aperis en "Satana Bulteno", n°6, nov. 1941, eldonita en Los Angeles, Kalifornio).