Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/69

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
PRI JAPANIO
Post okdek jaroj.

En letero, skribita en Japanio, la 29-an de julio 1937, mi diris, interalie, "…la sorto de l’ homaro por 50-60 jaroj armile decidiĝos en Pacifiko dum pli malpli proksima estonto…". La 7-an de decembro 1941 komenciĝis la efektiviĝo de tiu antaŭdiro. Tamen la legantoj ne kredu, ke mi pretendas esti profeto. Tute ne! Ĉiu observkapabla homo, kiu konas iom la historion pri Japanio, povus diri la samon. Ni ekrigardetu al tiu ankoraŭ mistera lando, kiu mirigas nun la tutan mondon.

Laŭdire, en la fino de l’ 13-a jarcento la italo Marko Polo vizitis Japanion. Li raportis, ke la lando estas tre malofte vizitata de negocistoj, ke la loĝantoj estas "paganoj kulturitaj kaj bonaspektaj", ke tie abundas oro, kies eksportado estas malpermesita, kaj ankaŭ perloj.

Tia aserto estis sufiĉa, por veki ĉe eŭropaj aventuristoj la emon "eltrovi" Japanion. En la 14-a kaj 15-a jarcentoj senĉese blankuloj venis al japanaj insuloj. Kaj inter 1549 kaj 1612 portugalaj kaj hispanaj misiistoj provis tie propagandi la katolikismon. Ili bone sukcesis, ĉefe en la sudaj insuloj Kjuŝu kaj Ĉugoku. En 1582 Itoo Joŝitaka estis sendita al Romo por tie viziti la papon. Li estis la unua japano, kiu venis en Eŭropon. Sed poste okazis, ke fanatikaj katolikoj bruligis kelkajn budaistajn templojn, kaj estis eltrovite, ke inter la "misiistoj" estis spionoj aŭ agentoj de fremdaj landoj. Tiel, en 1587, la tiama ŝoguno Hidejoŝi malpermesis la propagandon de la kristanismo kaj forpelis la misiistojn. De tiam neniu japano rajtis forlasi la landon kaj estis malpermesite konstrui ŝipojn, kapablaj navigi tre malproksime for de l’ marbordo. Nur la ĉinoj rajtis veni en la landon. Tamen estis permesite al nederlandanoj resti kiel negocistoj en iu sola insulo izolita apud Nagasaki. Ili devis plie kraĉi sur biblion kaj treti krucifikson, kiel pruvon, ke ili neniel celas propagandi la kristanismon. Tiel dum du jarcentoj Japanio estis "Ermita Nacio"…

Sed iun nebulan matenon de julio 1853, la usona admiralo M.C. Peri kun kvar militŝipoj proksimiĝis al la Jedo-golfeto. Li portis proponon por komercaj rilatoj inter Usono kaj Japanio. La tiama ŝoguno Ijejoŝi ne malakceptis la proponon sed petis tempon por pripensi la aferon. La vido de la grandaj kanonoj surŝipaj tre forte impresis la japanojn kaj