Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/70

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la postan jaron, kiam revenis Peri – tiun fojon kun dek ŝipoj – por havi al la peto farita, respondon, tiam ĝi estis jesa; la du havenoj Ŝimoda kaj Hakodate estis malfermitaj al la usonaj ŝipoj.

Intertempe la franca fregato Konstantino estis bombardinta kaj detruinta du japanajn fortikaĵojn. Nur mallongan tempon post Usono, Britio ankaŭ akiris similan kontrakton komercan; poste Rusio, Francio kaj Nederlando same. En julio 1858, la unua ĝenerala konsulo usona skribis en sia notlibro: "Hodiaŭ mi hisigis la unuan flagon konsulan, kiu iam estis videbla en ĉi tiu lando. Grave pripensiga fakto. Aliĝo plena je konsekvencoj. Kredeble ĝi signas la finon de malnova periodo kaj la komencon de nova…" Kaj la unua vicambasadoro angla en Japanio skribis: "Japanio… ia polvo el insuloj, kiuj etendiĝas oriente ĝis la limoj de la horizonto kaj loĝataj, ŝajne, de groteska kaj sovaĝa raso". La opinio de rusaj kaj francaj konsuloj ne multe diferencis je tiu de la angla diplomato.

La usona konsulo pli saĝe intuiciis la gravajn konsekvencojn de la malfermiĝo de lando, kiu dum du jarcentoj, per la volo de siaj regantoj, restis ferma al la okcidenta influo. Sed la reganta klaso japana estis ekkompreninta, ke por rezisti al la "barbaroj" el okcidento necesas kelkrilate ilin imiti. Tial, jam en 1855, fondiĝis lernejoj, en kiuj estis instruataj ne nur lingvoj el Eŭropo sed ankaŭ la tiea scienco kaj tekniko. Plie, multaj junuloj japanaj iris al Eŭropo kaj Usono, por tie studadi kaj observadi…

En la mezo de la antaŭa jarcento Japanio estis loĝata de 26 milionoj da homoj, kaj tiu nombro estis jam atingita ekde unu jarcento. Ĝi signis la maksimumon de loĝantoj, kiuj povis vivi en la lando. Tiam la infanmortigado estas "higaeri" kaj "mabiku", kies signifo estas liberiĝi, maldikigi rilate al la kolektivo. Sed kiam la reganta klaso estis decidinta industriigi la landon, tiam la infanmortigado estis malpermesita kaj la loĝantaro kreskis laŭ proporcio je 31% jare. Tial ke nun en Japanio mem estas proksimume 70 milionoj da loĝantoj kaj en la tuta imperio, t.e. kun Koreio kaj Formoso, ne enkalkulanta Manĉukuon, estas proksimume 100 milionoj…

La rakontoj de Marko Polo pri la riĉaĵoj de Japanio estis tute fantaziaj. Fakte ĝi estas malriĉa lando, kie estas nek oro, nek fero, nek aliaj gravaj mintavoloj. Preskaŭ ĉiuj mineraloj posedataj de Japanio troviĝas en Koreio, Manĉurio kaj Formoso. Importado kaj eksportado estas jam de multaj