Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/71

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

jaroj nepre necesa vivrimedo por tiu superloĝata lando. Tial la japanaj varoj jam delonge komencis invadi la tutan mondon, tial ke pro la malalta vivnivelo de l’ japana popolo ili estas produktataj tre malkare. En la malmulte industriigita kaj multe loĝata Ĉinio troviĝas vasta merkato. Sed Britio kaj Usono jam de multaj jaroj klopodas por ĝin monopoligi. Kaj la marioneto Ĉang-Kaj-Ĉek helpas en tio. Jam de pli ol kvar jaroj ĉinoj oferas sian vivon ĉefe por la interesoj de l’ brit-usona plutokratio. Sed nun britoj kaj usonanoj devas mem partopreni en tiu fia ludo sangoplena. Okdek ok jarojn post la vizito de Peri en la Lando de l’ Sunleviĝo la tieuloj venis siavice kun militŝipo viziti usonanojn kaj postuli, ke la mondmerkato estu malfermata al ili. Mi diris "postuli", tial ke jam delonge ili petis tion…

La postulmaniero estis tiel elokventa, ke ĝi mirigis la tutan mondon. Blankhaŭtuloj apenaŭ povis kredi, ke flavhaŭtuloj kapablas tiel lerte argumentadi. Nu, ne necesas esti profeto por antaŭdiri, ke ni eniras periodon, dum kiu oni vidos la rolon de l’ blanka raso, kristanisme saturita, pli kaj pli malgraviĝi. La ĉinoj kaj hindoj ne estas malpli inteligentaj ol la japanoj kaj same kiel ili kapablas asimili la teknikan civilizon (mi ne diras kulturon, tial ke popolo povas esti tre civilizita teknike kaj tamen nekulturita) per kiu ĝis nun superregadis okcidentanoj. Se la blankhaŭtuloj ne kapablas kompreni, ke la tuta tero devas aparteni senescepte al ĉiuj teranoj, ili riskas esti finfine superregataj de l’ flavhaŭtuloj, kiuj estas la pli multaj sur nia planedo.

Mi ne estas fakulo rilate al militaj aferoj kaj sekve ne havas opinion pri la venkoŝancoj de Japanio aŭ de la anglosaksa plutokratio. Sed, eĉ se la japanoj malvenkus, tio ne ŝanĝus la donitojn de l’ problemo. Iel aŭ aliel Ĉinio imitos – jam komencis – Japanion, t.e. alprenos la okcidentan teknikon. Grandega revolucio, plena je tre gravaj konsekvencoj, okazis lastatempe en la menso de l’ ĉina popolo: ĝi fariĝis patriota, militema. En la pasinta tempo la ĉinoj rilatis al militistoj kun malestimo. En la ĉina lingvo la ideografo por signi banditon, ekzekutiston kaj soldaton estas la sama. Sed jam de pli ol kvar jaroj multaj ĉinoj "heroiĝis" kaj nun la soldatoj estas glorataj. Jes ja, grava, gravega revolucio!… Venos tempo, kiam la ĉinoj ne plu estos obeemaj al Usono kaj Britio. Oni ne devas forgesi, ke la hodiaŭaj aliancanoj povas esti morgaŭaj malamikoj. Dum la antaŭa milito Japanio batalis kontraŭ