Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/75

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ataal hundoj kaj ĉinoj.

Esperinde – ĉu espereble? – iam la blankuloj ekkomprenos, ke la moralinstruo de Konfucio kaj Budao neniel malsuperas tiun de Kristo. Persone mi pensas, ke ĝi male estas kelkrilate supera. Sed estus eraro konkludi, ke la edzo de S-ino Ĉang, la nuna reganto super la "libera Ĉinio", estas malpli lerta makiavelisto ol siaj okcidentaj kolegoj: li ja nun sukcesas kredigi, ke li batalas por la demokratio, kvankam en 1927 li murdigis amase komunistojn kaj revoluciulojn. Tiam la bolŝevista gazetaro nomis lin krimulo, turmentisto, fiulo ktp.

Feliĉaj estas la homoj, kiuj ne havas bonan memororganon!…

E. L. (14-5-1942)
(Ĉi tiu artikolo verkita por "Satana Bulteno" estis retenita de la usona cenzuro ĝis la militfino. Ĝi aperis en "La Kosmopolito" de aprilo 1946)


LETERO DE F. AZORIN KAJ RESPONDO DE E. LANTI
Meksiko, 1-11-1942
Komentoj je kvazaŭ aksiomoj de Lanty
de lia "Malsamidea Samcelano" F. Azorin.

Mi kunsentas kun la plimulto de viaj aksiomoj (?); sed vi petas rimarkojn kaj, por vin pruvi kiel atente mi legis ilin, jen iaj:

Al 3-a – Mi volus koni kia diferenco estas ĉe vi inter la vortoj Nacio kaj Ŝtato. Por mi la Nacioj = naciujoj aŭ naskiĝujoj estas tiel naturaj entoj kiel nigra raso, vegetala regno, kc. Neniu el ili havas limojn matematike, absolute difinitaj, sed ĉiu komprenas kio estas hispano, franco aŭ negro aŭ planto. Ŝtato, kontraŭe, estas artefarita, historia kreitaĵo. Kontraŭ la Nacioj mi ne estas, ĉar mi ne aspiras unuformigi la homaron; nur mi subtenus naciojn kaj nacianojn sub ĝenerala planeda ordo. Rilate al Ŝtato mi opinias, ke ĝi estis grava homara progresilo, hodiaŭ superota per Konfederacio.

Al 4-a – Vi defendas la "Teknokratio", ideo jam sufiĉe diskutita, eksperimentata kaj reĵetita diversloke. Teknikuloj estas kompetentaj en siaj teknikoj, sed la regokapableco estas alia tekniko speciala. La regantoj de grandaj entreprenoj apartenas ordinare al neniu el la fakoj organizitaj de ili; la usonaj "reĝoj" de la ŝtalo, de la fervojoj, Ford, k.c.