Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/76

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ne estas fandistoj, nek konduktoroj, nek ŝoforoj. Kial la regantoj de plej grandaj kaj delikataj entreprenoj kiel la urboadministrado, la ŝtata regado devus esti aliaj?

Al 8-a – Mi ne kunsentas kun vi, ke la Arto estu konsiderata kiel bagatelo, kaprico aŭ distro por pasigi la tempon post la deviga, utila laboro. Arto estas laboro inspirita per la beleco, kaj idealo estas ke ĉia laboro atingus artan kvaliton. Laŭ vi murblankigisto estus utila laboristo, sed se li artisme freskopentras saman muron, jam ne; ĵurnalisto, redaktoro aŭ kronikisto – certe necesaj oficoj – estos deklarataj utilaj civitanoj, sed kiam ili literaturos iomete aŭ fantazios ĝis la verkado poezia, tiam senutilas; eble vi konsentus la rutinajn muzikistojn, kiuj edukos senton kaj animon de infanoj ĉe lernejoj, kiuj mildigos la vivon de plenaĝuloj, dum libertempaj horoj ĉe ĝardenoj aŭ parkoj, kiuj en radiaj sendstacioj ludos por distri familiajn enuojn, sed la komponistoj devos esti subestimataj; la Arkitekto devos esti anstataŭita de la Inĝeniero? Certe vi ne pensas tiel; vi ne volis diri tion.

Fine, ĉar miaj kritikoj longiĝas en tiu sama 8-a paragrafo, vi aldonas: Por mondmastrumado… "formiĝu iu malplimulto da homoj plejkonsciaj"… kaj tiuj "anticipuloj povos dinamike efiki sur la statikan plimulton kaj tio ebligos starigon de racia socisistemo". Tio estas, amiko Lanty, la malnova doktrino nomita despotismo ilustrita aŭ regado de la malplimultoj selektaj, nedaŭra modo dum pasintaj jarcentoj!

Mi ne dubas, ke klarigaj interparoloj alproksimigos niajn vidpunktojn, ĉar vi estas bonintenca, progresema, homareca persono… dume restas altekonsidere via F. Azorin.

*
Meksiko, 5-11-1942
Al F. Azorin, Meksiko
Altestimata Samideano, kelkrilate malsamidea, sed certe samcela,

Bv. ne kredi, ke mi nun emas ŝerci per tiu komenco iom stranga. Mi tiele nur celas tuj altiri vian atenton al tio, ke por povi reale interkompreniĝi, necesas nepre havi saman komprenon pri la vortoj uzataj. Kaj tio estas malfacila, tial ke ne ĉiuj havas ĉiam la saman signifon. Iu aŭtoritata lingvisto eĉ diris: "… vorto neniam havas tute la saman