Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/77

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

signifon por du malsamaj personoj, nek por la sama persono en du malsamaj momentoj".

La fakto, ke mi aldonis la kvalifon "kvazaŭaj" al miaj aksiomoj, estas pruvo, ke mi bone konscias, ke ili ne povas esti tiaj por ĉiu ajn. Mi ja scias, ke aksiomo estas "vero evidenta per si mem", kaj miaj asertoj estas tiaj eble nur por mi sola. Sed kiu povus pruvi, ekzemple, ke la matematika aksiomo: "du kvantoj egalaj je tria kvanto egalas inter si", estas "evidenta vero" por ĉiu homo? Ekzistas ankoraŭ sovaĝuloj, kiuj apenaŭ povas kalkuli ĝis dek. Kaj inter kleruloj la abstraktokapablo tre varias: kio estas evidenta por Ejnstejn, tio estas tia nun por proksimume 50 homoj en la mondo.

Cetere, en "La Laborista Esperantismo", pĝ. 22, mi jam menciis la opinion de l’ matematikisto Puenkare, kiu diris, ke la geometriaj aksiomoj estas nur oportunaĵoj, t.e., ke oni ne devas ilin konsideri kiel absolutajn verojn…

Nu, sufiĉas, ke vi sciu, ke miaj asertoj pri konstruado de racia socio estas por mi aksiomecaj.

Kaj nun mi respondu vian demandon pri "Nacio kaj Ŝtato". Mi mem ne faras diferencon inter la du terminoj. Sed mi scias, ekzemple, ke Prudon vidis en Francio 12 naciecojn. Kaj en la serio da artikoletoj, kiuj aperis en Renovigo, mi menciis la opinion de profesoro Angel M. Korzo, kiu vidas en Meksikio 80 naciecojn. Se vi havas tempon kaj emon, vi bonvolu legi, aŭ relegi, tiun verkaĵeton kaj pli facile vi komprenos, kion mi konsideras aksioma.

Vere mirigas min via aserto, ke ĉiu ajn komprenas pri kio temas, kiam oni diras la vortojn "hispano, franco, negro aŭ planto". Ĉu, ekz-e, ĉiu vasko, ĉiu kataluno konsentas esti nomata "hispano"? Antaŭ ĉi tiu milito, ekzistis en Francio relative forta movado por la sendependiĝo de Bretonio. Aperis tiucele 7 gazetoj en bretona lingvo. Kaj certe tiuj bretonoj ne volas esti nomataj "francoj”.

Etimologie, nacio ja rilatas al naskiĝejo, kiel patrio, al la loko, kie vivis kaj entombiĝis la gepatroj. Nu, ĉe mia klaso, en Paris, dufoje mi havis po unu negra lernanto. Ambaŭ naskiĝis en Paris kaj tamen ne estis "franco", tial ke liaj gepatroj ne klopodis por akiri la francan civitanecon. Sekve!…

Mi ne faras diferencon inter ŝtato kaj nacio, tial ke la Historio instruas, ke estas la ŝtatoj mem, kiuj, dum la daŭro de jarcentoj, kreis la nunajn naciojn. Estus eĉ nemalfacile