Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/78

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

starigi tezon, laŭ kiu ne ekzistas esenca diferenco inter patrio kaj partio. Kaj en la okazoj, kiujn vi mem travivis en Hispanio, oni povus kolekti faktajn argumentojn apoge al tia tezo…

Miaopinie, la naciismo, same kiel la rasismo, estas nur demagogia agitrimedo lerte uzata de regaviduloj. Ĉiu tiaulo preferus esti prezidanto super unumiliona popolo mizera, ol duaranga civitano en centmilionhoma regno, kie ne estus mizeruloj. Kaj estus vera miraklo, se la ambasadoroj de, ekz-e, Hondura, Guatemala, Nikaragva, Salvador, Paragvaj k.s. nacietoj konvertiĝus al la sennaciismo. Pravas la popoldiro, ke ĉiu ajn preferus esti kapo de muso ol vosto de leono. Ĉiu ajn naciista agitado fakte ne havas alian celon ol doni regpostenon al iuj politikuloj. Kaj la naiva popolo facile lasas sin trompi de laŭtvoĉaj demagogoj. La registoj de la ĉifonulriĉa Ĉilio eĉ sukcesis atingi, ke iliaj regatoj fieras pri sia mizero. Ĉiujare ja okazas tie "Fiesta del Roto Chileno" (Festo de la Ĉifonulo Ĉila). Tiam oni kanonpafas, kisas la nacian standardon, bruigas la sonorilegojn, ktp. En Meksikio oni povas fari similajn konstatojn.

Mi opinias, ke la marksismo eraras en tio, ke ĝi pretendas klarigi ĉion per la ekonomio. Laŭ tio, kion mi povis observi kaj noti, mi emas konkludi, ke la ekonomio ne estas faktoro en la socia vivo sed nur kondiĉo, kiun utiligas regaviduloj. La reg-, potencavido ĉiam estis ĝis nun la decidiga faktoro en la historiaj cirkonstancoj. Nu, ni konsideru, ke dum la lastaj 150 jaroj proksimume la vivkondiĉoj pli aliiĝis ol dum la tri aŭ kvar mil jaroj antaŭaj. Kaj tia procezo ne haltos; male, ĝi tre verŝajne pli akceliĝos. Krome, ni ne malatentu la fakton, ke ĝenerale la scienculoj, la inventemuloj ne estas reg- sed sciavidaj. Serĉi, observi, eksperimenti estas ĉe ili pasio. Tiajn homojn mi nomas teknikuloj, kontraste al la regaviduloj aŭ politikistoj.

Tamen, inter ĉi tiuj lastaj ekzistas kelkaj pri kiuj oni povus iel diri, ke ili estas teknikuloj en la …agita fako (la vorton agiti mi uzas laŭ la 3-a difino en P.V.). Certe Musolini kaj Hitler estas majstroj en tiu demagogia arto. Cetere, ili povis lerni de la bolŝevistoj. Kaj Lenin mem ŝajne lernis de la jezuitoj, ĉar li rekomendis la ĉiarimedecon. La rezultojn de tia "tekniko" ni nun vidas…

Tion mi diris, por emfazi la neceson havi tute saman komprenon pri la uzataj vortoj. Se mi sukcesis komprenigi al vi la sencon, laŭ kiu mi uzis la vorton "teknikuloj" en