Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/79

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

miaj "aksiomoj", eble vi konsentos, ke ne estas tute malsaĝe deziri, ke tiaj homoj anstataŭu la politikistojn en la tasko organizi kaj gvidi la ekonomian vivon. Kaj ĉu ne konvenas esperi, ke venos tago, kiam la popolo mem komprenos, ke ĝia bonstato dependas ĉefe de racia, bonorda mastrumado super naturaj riĉaĵoj de nia planedo? Se tiu tago alvenus, tiam la ĝisnuna rolo de la politikistoj estus finludita. Anticipe mi vidas ilin, kiel nun oni ĝenerale prezentas al si la sorĉistojn kaj antaŭdiristojn de l’ faraona epoko.

Se jam mi ne estus konvinkita pri la rolo, kiun devus ludi teknikuloj, min certe impresus la fakto, kiun, antaŭ tri tagoj, menciis G.A. Palma en "El Universal Grafico". Liadire, en Germanio, Britio, Francio kaj Usono estis antaŭ ĉi tiu milito po 8 aŭ 10 teknikuloj por 100 loĝantoj, dum en Meksikio estas nur 1. Sed ĉi tie pli ol ie ajn alie, mi kredas, svarmas politikistoj; kaj pri la vivnivelo de l’ popolo mi ne bezonas raporti al vi…

Tamen vi ne kredu, ke mi apologias la teknokration. Teknikulo ja povas ankaŭ politikumaĉi, simile, kiel ekzistis – kaj verŝajne ankoraŭ ekzistas – liberpensaj pastroj, kiuj tamen predikis elokvente religiajn dogmojn al la popolo. Mi celas regadon de la …racikratio. Supozeble vi komprenas la signifon, kiun mi donas al tiu termino, netrovebla en P.V.

En la antikva Egiptio, teknikistoj konstruis piramidojn kaj mumiigis kadavrojn. Kaj nun en Meksikio, ekz-e, la "panteones" estas teknike bone prizorgataj, dum miloj kaj miloj da homoj estas senhejmaj. Kaj post ĉi tiu milito, kiu certe ne estos la lasta, la teknikistoj pri konstruado de maŭzoleoj por la "herooj" falintaj sur batalkampoj havos multe da laboro.

Lastatempe, mi vidis bildon pri marmora konstruo, kiu superstaras kaj protektas la dometaĉon, kie, en Gori, naskiĝis Stalin. Tio ankaŭ estas verko de teknikistoj, sed havas nenion komunan kun racia mastrumado socia. Miakomprene, ĝi esprimiĝas per miaj "aksiomoj"; kaj ŝajnas al mi facile pruveble, ke per ilia aplikado la mondo ne havus la funebran, dolorigan aspekton, kiun ĝi havas nun.

Tial ke mi parolis pri "universala aparato ordiga kaj kontrola, kiun volonte mi nomus Polico…" vi povis facile dedukti, ke mia tezo ne estas anarkisma. Tamen, ĝis 1914, mi estis anarkista kredulo. Sed la sinteno de Kropotkin, Grav kaj aliaj aŭtoritataj teoriuloj anarkistaj, rilate al la tiama milito (kiu jam devis esti la lasta) instigis min