Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/80

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pensi per mia propra cerbo. Kaj tiam mi komprenis, ke se fakte la Ŝtato estus la kaŭzo de ĉio malbona en la socio, tiam ne eblas klarigi, kial ĝi estiĝis, ĉar la homo ja ekzistis antaŭ la Ŝtato. Sed senŝtata socio restas por mi sopirinda, alcelenda… idealo. Vi do eraras, supozante, ke mi celas despotisman regadon de ia malplimulto da teknikuloj. Kaj se vi memoras la Statuton de SAT, kiun mi mem redaktis, certe ne venus tia penso pri mi. Por ke nia Asocio estu "demokrate" (mi metas la vorton inter citilojn, tial ke necesas, ke mi klarigu mian komprenon pri ĝi. Nur mi diru nun, ke la demokratio, kiel ĝi ekzistas en Meksikio, ekz-e, ŝajnas al mi malsprita ŝerco, groteska farso, ĉar pli ol duono de l’ popolo estas analfabeta); por ke SAT estu "demokrate" gvidata, mi rediras, la kongresoj estis nur propon- kaj ne decidrajtaj. Okazis poste referendumo, kiun povis partopreni la tuta anaro. Samideano! favoru min, pensante, ke ni ne diskutas antaŭ publiko, kiu voĉdone povas decidi pri mia aŭ via vidpunkto. La teknikulo, t.e. la arkitekto, superregu la politikiston dum nia diskutado.

Vi certe eraras, dirante, ke la regsistemo, kiun mi rekomendas, estis "nedaŭra modo dum pasintaj jarcentoj". Cetere, neniam ekzistis mondregado unueca, kaj, miaopinie, ĝi estas nepre necesa, por certigi mondpacon. Plie, mi konfesas, ke eĉ nun la malvolviĝo de la tekniko ne ankoraŭ atingis la gradon necesan de aplikado, por ke povu funkcii mondregno. Lastatempe oni inaŭguris la "internacian" ponton de Suŝiate, sed malgraŭ tio ne ankoraŭ ekzistas fervojo, kiu kontaktigus Njujorkon kaj Buenosaireson aŭ Riodeĵaneiron. Sed oni ne povas dubi, ke ne forpasos multaj jardekoj ĝis estos finkonstruitaj tiuj fervojoj. Antaŭ kelkaj tagoj mi legis, ke la japanoj komencis konstrui kanalon sub la maro inter sia lando kaj Koreio… Kaj estus superflue emfazi la rolon, kiun, post ĉi tiu milito, ludos la aviado…

Mi do anticipas la tagon, kiam mondregno estos objektive ebla; sed tiam malebligos ĝin la fakto, ke la menso de la homoj estas naciece saturita. Tiam la mondo estos en simila – mi ne diras: sama – stato kaosa, kiel Hindio, kiam vivis Budao, kaj Ĉinio en la tempo de Konfuco. Sed nunepoke mistikecaj rimedoj ne taŭgas, por eliri el la kaoso. Mi opinias, ke nur la Racio povas doni la solvon de l’ problemo. La teknikon, la sciencon generis la racio. Kaj tial la raciuloj devas anstataŭi la mistikulojn kaj politikistojn en la ordigo de la socia vivo.