Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/81

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ju pli mi observas la agadon de la Meksikiaj politikistoj kaj laboristaj gvidistoj, des pli mi konvinkiĝas, ke tiauloj faras absolute nenion efektive utilan. Kaj ĉiam viva restas en mia memoro la naiva entuziasmo de francaj laboristoj, kiuj kredis, ke en Francio oni baldaŭ ekkonstruos socialismon, tial ke Blum fariĝis ĉefministro. Eĉ en "Sennaciulo" esprimiĝis tiu kredo per la plumo de K-do Kaŝon (Cachon, bona homo, tipografisto). Kaj mi mem forkuris el Paris kun la tre forta antaŭsento, ke tia revo dronos en sango, post ne tre longa tempo. Sed mia skeptiko igis min nesimpatia al Kaŝon kaj liaj samkreduloj.

Se mi sukcesis iomete komprenigi min, eble vi konsentos, ke ne ĝustas via opinio, ke la de mi rekomendita malplimulto da "dinamikuloj" povus regi nur despote. Mi male hipotezas, ke, en la kriza, kaosa tempo antaŭvidebla, la granda plimulto da homoj akceptus volonte la raciajn proponojn, kiujn farus teknikuloj, por eliri el la kaoso. Kaj se tiam ekzistus relative forta organizo sennacieca el simpluloj, kia mi, kiuj estus jam akirintaj senton de mondcivitanecoplaneda patriotismo, tio tre helpus la efektivigon de racia plano…

Mi diris sufiĉe por ke vi povu kompreni, ke esp-o ne estas por mi bagatela, flanka afero, sed nepre necesa ilo, kiun devas uzadi la homoj, kiuj sincere deziras iri laŭcelan vojon al mondpaco. Kaj krome, vi ankaŭ komprenos, kiom pezas sur mian animon mia ekziliteco el… Esperantio. Mi ja tute ne sopiras al Francio.

Rilate vian diron, por pravigi la ekziston de nacioj, nome ke vi ne "aspiras uniformigi la homaron", mi povas sincere konfesi mian propran ŝaton por varieco. Tial mi diris, ke la universalisma edukado ne celus unutipigecon… Tamen mi ne ŝanceliĝos, por deklari, ke mi preferus unutipan mondon pacan ol la nunan, kies varieco estas vere tro makulita per sango. Sed mi opinias, ke la malapero de nacioj, kiel suverenaj entoj, ne samaspektigus la mondon. Montoj, ebenaĵoj, maroj, klimatoj ktp daŭre ekzistos kaj rezultigos variecon en la vivmaniero. Pruve, mi nur menciu la kontroleblan fakton, ke la ekzisto de nacioj ne formalaperigis la provincecojn. Kaj mi antaŭvidas grandan variecon individuan, tial ke ĉiuj homoj havus la eblon malvolvi ĉiujn siajn latentajn kapablojn.

Dume oni povas nun observi ĉie en la mondo usonecan uniformiĝemon, kiu vere naŭzas min. Eĉ en Japanio mi ĉagrene povis konstati la ekziston de kelkaj "coffee-bar"-oj.