Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/82

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kaj preskaŭ ĉiujn filmojn el Holivud mi trovas vulgaraj; ili signas al mi civilizitan sed ne kulturitan popolon. Kaj tio pensigas min pri viaj rimarkigoj rilate Arton.

Mi konsentas al via difino pri tiu homa kreado kaj tute ne konsideras ĝin "bagatelo", "kaprico”. En la socio, kiun mi revas, ĝi kredeble malvolviĝus ĝis atingi, ke homoj volus eĉ arte morti. Tiucele konstruiĝus eŭtanaziaj palacoj, kiuj, esperinde, malaperigus la funebrajn tombejojn, kie nun oni prizorgas, dorlotas putrantan karnon. La vorto arto ankaŭ ne havas tute precizan sencon. Ĝin eble mi uzis netrafe. Nun mi emas anstataŭi ĝin per lukso, aŭ serĉi alian formon, por esprimi mian penson.

Klarigcele, mi do diru, ke ŝajnas al mi krime elspezi energion kaj materialon por luksaĵoj, kiam necesaĵoj mankas al grandega nombro da homoj. Ekz-e, kiam ĉi tie mi promenas ĉirkaŭ la Palaco de Belartoj, ĉiam venas al mi la amara penso pri manko de lernejoj por preskaŭ 4 milionoj da meksikiaj infanoj, kaj pri la mizera stato de multaj el la ekzistantaj; mi pensas pri la ŝupurigistoj, ŝarĝportistoj, ĵurnalvendistoj kaj aliaj ĉifonuloj, kiujn oni renkontas preskaŭ ĉiupaŝe. Kaj memorante pri la diro de mi ne plu scias kiu verkisto, ke la gotikaj katedraloj akiris animon laŭ pasado de jarcentoj, tiam mi emas kredi, ke la marmora konstruo, kiu staras apud "Alameda", ne bezonis tiom longan tempon, por ankaŭ akiri animon: ĝi ja hontas stari en la ĉifonulriĉa Meksikio, kaj tial emas pli kaj pli profundiĝi en la teron, por sin kaŝi[1]. Sed la meksikiaj politikistoj havas almenaŭ motivon por fieri pri la lando, kiu konstruigis tiun artaĵon, laŭ planoj de …italo, se mi ne eraras.

Altestimata Samideano! espereble mi diris sufiĉe, por ke nun ne plu estu miskompreno inter ni. Kaj vi ne forgesu noti, ke mi ne havas la kredon, ke miaj asertoj povas efiki aksiome sur iu ajn. Vi nur komprenu, ke ili estas por mi kvazaŭ aksiomoj, sekve de longa cerbumado pri la demando. Kaj la fakto, ke mi respondas tiom longe al via letero, estu pruvo, ke mi dankas vin sincere pro viaj kritikoj. Supozeble, vi divenis, ke instigis min verki miajn "aksiomojn" la konatiĝo kun via propra plano pri la temo, aperinta en Renovigo. Verkema mi ja ne estas kaj ĉiam necesas instigo,

  1. La arkitekto ne sufiĉe atentis la fakton, ke en Meksiko la subgrundo estas mola: La Palaco jam enprofundiĝis je pli ol 1 metro kaj estas preskaŭ miraklo, ke ĝi ne forfalis.