Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/83

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

por ke mi surpaperigu pensojn, kiuj tamen ofte kvazaŭ sieĝas mian cerbon…

Eble utilas aldiri, ke mi tute ne scias, ĉu la Homaro nepre evoluas al stato de daŭra paco. Oni eĉ povus facile argumenti, ke la homa gento malaperos pro nekapablo sin adapti al kondiĉoj, kiujn ĝi mem kreis. Temperamente mi estas pesimisto kaj nemalofte miras, kiam io bonsukcesas. Se mi penadas agadi laŭ racia maniero, estas ĉefe por akiri la agrablan senton intiman, ke almenaŭ mi persone ne havas respondecon en la frenezaĵoj de nia multnacia mondo…

Vi bonvolu indulgi min, se tede efikis sur vin la legado de ĉi tiu sendube tro longa skribo. Dume mi restas homece t.e. sennaciece, kaj servoprete viaE. Lanti.

ĈU LINGVUMI?…

Eble jes… En nia glorriĉa epoko ja ne eblas senĝene priparoli socipolitikajn demandojn. Tial iu el miaj korespondantoj konsilis, ke mi lingvumu.

Sed lingvisto ne estas mi, kaj eĉ havas nekonfesindan nekapablon pri lingvolernado. Ĉu sekve konvenas, ke mi sekvu la konsilon? Post ioma ŝanceliĝo, mi tute liberiĝis je tiu skrupuleto, pensante, ke aŭtoritataj lingvistoj plej ridinde argumentadis pri esp-o. Ili ja demonstris, ke artefarita lingvo ne estas vivkapabla kaj iel similas al retorte farita estulo. Tamen ĉiuj Samideanoj scias laŭsperte, ke esp-o fariĝis viva lingvo. Eĉ kelkaj lingvistoj hereze konfesis tion.

Ne celante teorumi pedante, mi do anekdotos kelkajn el miaj prilingvaj spertoj.

Ĉu esp-o estas belsona? iafoje oni demandas nin. Antaŭ multaj jaroj, mi mem estus tre embarasata, por respondi sincere tiun demandon. En la komenco de mia esp-ista vivo ja sieĝis min naŭza sento, kiam mi aŭdis la sonon ĉu. Klarigcele mi diru, ke en la regiono, kie mi naskiĝis kaj vivis ĝis mia dek oka jaro, la kamparanoj diras: ĉu!… ĉu!… kiam ili forpelas porkojn. Tial, komence, esp-o ŝajnis al mi nelerninda lingvaĉo porkpensiga. Kaj tiam, por daŭrigi la lernadon, necesis, ke mia racio forte bremsu mian malsimpation al la ĉu-a Zamenhofaĵo.

Kelkaj jaroj forpasis, dum kiuj mi ne tute sukcesis liberiĝi je mia malesperantemo. Nu, en 1921, mi havis la