Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/87

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

persono oni povas nomi sugesto. Ĉu tia ago reale ekzistas? Ne, ĝi ne ekzistas per si mem, sed nur en la nepra kondiĉo ĉe la submetito aliiĝi en sinsugeston. Kaj tiun vorton ni difinos jene: "la akceptigo de ideo en si mem per si mem". Oni povas sugesti ion al iu, sed tio ne efikos, se lia senkonsciulo ne akceptas kaj asimilas la ideon kun la celo aliigi ĝin en sinsugeston.

Uzo de la sinsugesto

Ni memoru, ke eblas obeigi la imagon, same kiel oni regas torenton aŭ dresas sovaĝan ĉevalon. Sufiĉas tiucele scii unue, ke tio eblas (preskaŭ neniu scias tion), kaj poste koni la rimedon. Nu! tiu rimedo estas tre simpla; ĝi estas tiu, kiun, senvole, senscie, laŭ maniero absolute senkonscia koncerne nin, ni utiligas ĉiun tagon, de kiam ni naskiĝis, sed kiun, bedaŭrinde por ni, ofte ni malbone utiligas kaj por nia plej granda malprofito. Tiu rimedo estas la sinsugesto.

Dum, kutime, oni sin sugestas senkonscie, sufiĉas sin sugesti konscie, kaj la procedo konsistas el ĉi tio: unue, bone pripensi per sia racio la aferojn, kiuj estos la objekto de la sinsugesto kaj, laŭ tio, ĉu ĝi (la racio) jesas aŭ neas, plurfoje ripeti pensante pri nenio alia: "Ĉi tio okazas aŭ ĉi tio forpasas; ĉi tio okazas aŭ ne okazos, ktp., ktp.", kaj se la senkonsciulo akceptas tiun sugeston, se ĝi sin sugestas, la aferoj senmanke realiĝas.

La sinsugesto fakte ne estas alio ol hipnotismo, kiun oni povas difini jene: Influo de la imaga sur la moralan estulon (aŭ mi-on) kaj la fizikan estulon de l’ homo.

Multaj personoj estas malsanaj, nur pro tio, ke ili imagas esti tiaj. Se iuj personoj estas feliĉaj aŭ malfeliĉaj, estas pro tio, ke ili imagas esti tiaj: du personoj troviĝantaj tute en samaj kondiĉoj povas esti unu tute feliĉa kaj la alia tute malfeliĉa.

Sed, se nia senkonsciulo estas la fonto de multaj el niaj malsanoj, ĝi ankaŭ povas kuraci niajn moralajn kaj fizikajn malsanojn. Tiucele necesas izoliĝi, sidiĝi, fermi la okulojn, por eviti ĉiun distrecon, kaj dum kelkaj momentoj nur pensi: "tio estas malaperanta", "tio estas okazanta". Tamen nepre necesas atenti, ke la volo ne partoprenu en la praktikado de la sinsugesto; ĉar, se ĝi ne akordiĝas kun la imago, se oni pensas: "mi volas, ke tiu aŭ aliu afero okazu", kaj ke la imago diras: "ci volas, sed tiel ne okazos", ne nur oni ne akiras, kion oni volas, sed eĉ la malon.